Elf leïla wa leïla / Alf lajla ŭa-lajla redakti

Antaŭ ol eki batalon, mi klarigas mian korekton kaj mian transskribon de la araba. La arba esprimo ألف ليلة ولية, oni povas transskribi diversmaniere, sed en vikipedio esperantlingva, ni devas serĉi transskribsistemo kiu estu klara al esperantistoj. Tiurilate, literoj "ï" kaj "w" estas strangaj al esperanto, kaj do malkonsilendaj (ĉar /ï/ estas sama al esperanta /j/, ni uzu ĝin; rilate al /w/ ekzistas du kutimoj, aŭ eseprantigi /ŭ/ laŭ la sono aŭ /v/ laŭ la esperanta tradicio v-igi konsonantaj /u/ kiel, ekzemple, /guatemala/ --> /gvatemalo/, /quartus/ --> /kvar/, ktp). Aliflanke, ni devas transskribi laŭ la klasika prononco de la araba, kie ekzistas naŭ vokaloj: /a/, /i/ k /u/ mallongaj, /a/, /i/ k /u/ longaj kaj /an/, /in/ k /un/ finaj (konsiderataj vokaloj laŭ la araba gramatiko). Estas fakto ke kutime, voĉe, /a/ povas iĝi proksima al esperanta /e/, same kiel /i/, kaj /u/ povas iĝi esperanta /o/, tamen, ni sekvu la klasikajn formojn, ne la voĉajn. Do, laŭ mia scio pli taŭgas "Alf lajla ŭa-lajla" aŭ "Alf lajla va-lajla" ol "Elf leïla wa leïla". Tamen, antaŭ ol komenci batalon, mi defendas mian opinion kaj, se neniu kontraŭas poste mi korektos.--CarlesVA 13:02, 29. Jan 2009 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.