FS~eowiki
Saluton!
Legante pri Georgo LAGRANGE, mi faris en la komenca parto kelkajn korektojn lingvajn (ne tuŝantajn la enhavon) : mi korektis de "edziĝis" al "edziniĝis" (pri unu virino) kaj de "edzeco" al "geedzeco", mi aldonis kelkajn komojn, mi korektis de "esperanto" al "Esperanto" (pri la lingvo internacia, ne pri iu homo ion esperanta), mi almetis unuloke "tiam" antau "kiam", kaj simile. Ĉu mi rajtis fari tion sen antaŭa permeso?
Kompreneble! tio ja estas la filozofio de Vikipedio.
Oni atentu, ke mi ne provis sisteme korektadi la tekston el tiu lingva vidpunkto, sed nur rapide faris iujn korektetojn. Mi vidas, ke mia interveno aperas inter la "lastaj ŝanĝoj" kiel "diskuto" : ĉu tiel estas en ordo?
Nur poste mi legis la ĉefpaĝon aŭ parton de tiu, kaj mi "ensalutis" kun nomo "FS".
Kvankam mi opinias la Vikipedion tre shatinda, kaj pri iom da temoj mi volonte kontribuus, mi preskau certas, ke almenau dum iom da monatoj mi ne trovos liberan tempon por verkado. Chu povos utili, ke ankau alifoje mi, kiel hodiau mi faris, provu iom lingve pliglatigi tion, kion el la Vikipedio mi estos leganta (au chu sen granda utilo tio malshatate malsimpligus la laboron de la chefaj redaktantoj)?
Tute prave!, guste tia afero mankas en la vikipedio, mi plurfoje alvokis al tio (kvankam mi mem ne faras!), tio estus tre utila afero kvelite, ĉar ofte verkintoj enmetas tekston repide kaj ne relegante (ankaŭ mi!) kaj ofte oni vidas ĉu tajperarojn, ĉu vortarajn ĉu gramatikajn. Do Tio estas sendanka sed tre utila laboro! Ni ĉiam pensu pri la sperto kion havos la konsultantoj de la Enciklopedio.
Mi rekomendas, ke en iulingva teksto la alilingvaĵojn kaj la ne-lingvaĵojn oni skribadu kursive. Tiel mi faras, ekzemple, pri mia familia nomo, kiam en internacilingva teksto mi lasas ties francan formon.
Ĉiuj faras tiel, aŭ teorie faras! estas interla "reguloj"? kutimoj? en Vikipedio.
Mi rekomendas, ke che unua apero de ia fremdajho (tiel, speciale, pri homnomo aŭ loknomo ne adaptita), kiu ne estas lautigebla lau la ortografiaj reguloj de la teksto, en kiu ili aperas, oni sciigu la legantojn pri la elparolmaniero. Kiam la kunteksta lingvo estas Esperanto, mi rekomendas, ke tion oni faru per la Esperanta ortografio, kvankam tiel la elparolo ne estos ĉiam precize prezentata. Ekzemple, por mia familia nomo mi skribus "<simone'>", por tiu de G. LAGRANGE mi skribus "<lagranĵ'>", por Georges LAGRANGE mi skribus <ĵorĵolagranĵ'>(kun apostrofoj por sciigi pri la loko de la akcento; kun pintaj krampoj kaj ne rektajn por atentigi, ke temas ne pri scienceca notado, sed pri io alia, praktike utila por Esperantisto ne konanta la fontlingvon; kun "<o>", ne "<a>" aŭ "<e>", por la franca e fine de Georges, char "<a>" aŭ "<e>", ne pli proksimaj al la efektiva franca sono, naskus ĉe aŭdado pli multajn miskomprenojn). [En kunteksto alilingva, ne Esperanta, mi ne certas pri la rekomendinda maniero: povus esti, ke ankau tiam la plej bona estus uzado de la Esperanta ortografio, i. a. pro tio, ke skribi la signojn de la Alphabet phonétique international <alfabe' fonetik' enternasional'> estus ege malfacile.]
Idem
Ĉu ĝustapaghe mi skribis ĉi tiujn aferojn?
La legontojn kore salutas Francisko SIMONNET
Post-skribe : 'Erare aperas la chi-supraj linioj kiel N' (nova ero en la Vikipedio). Mi intencis, ke tio venu kiel komentarioj kaj rekomendoj pri la Vikipedio, sed ekstere de ties teksto. Nun mi ne scias, kiel tion shanghi. Kiel do mi estus devinta fari tiaspecajn komentariojn? FS
Mi opinias, ke estas alcela paĝo por tio "Vikipedia Babilejo" eble, sed mi mem ne tro scias kie aperigi tiaĵojn. (La kursivaj "respondoj" de Vikipediisto:Eliott)
Pardonu la duobligon de la teksto, sed Vikipediisto:Eliott finrespondis dum mi ankoraŭ skribis mian respondon, do jen mia versio:
Saluton!
- Saluton Francisko, kaj bonvenon al la Vikipedio!
Legante pri Georgo LAGRANGE, mi faris en la komenca parto kelkajn korektojn lingvajn (ne tuŝantajn la enhavon) : mi korektis de "edziĝis" al "edziniĝis" (pri unu virino) kaj de "edzeco" al "geedzeco", mi aldonis kelkajn komojn, mi korektis de "esperanto" al "Esperanto" (pri la lingvo internacia, ne pri iu homo ion esperanta), mi almetis unuloke "tiam" antau "kiam", kaj simile. Ĉu mi rajtis fari tion sen antaŭa permeso? Oni atentu, ke mi ne provis sisteme korektadi la tekston el tiu lingva vidpunkto, sed nur rapide faris iujn korektetojn. Mi vidas, ke mia interveno aperas inter la "lastaj ŝanĝoj" kiel "diskuto" : ĉu tiel estas en ordo?
Nur poste mi legis la ĉefpaĝon aŭ parton de tiu, kaj mi "ensalutis" kun nomo "FS". Kvankam mi opinias la Vikipedion tre shatinda, kaj pri iom da temoj mi volonte kontribuus, mi preskau certas, ke almenau dum iom da monatoj mi ne trovos liberan tempon por verkado. Chu povos utili, ke ankau alifoje mi, kiel hodiau mi faris, provu iom lingve pliglatigi tion, kion el la Vikipedio mi estos leganta (au chu sen granda utilo tio malshatate malsimpligus la laboron de la chefaj redaktantoj)?
- Fakte tiaj polurigoj estas tre bezonataj ĉar estas ne malmultaj da artikoloj kun malĝusta gramatiko kaj ortografio, do ili estas bonvenigataj. Tamen mi rekomendas ne sisteme ŝanĝi artikolojn laŭ ia "ismo", ĉar tio nature provokus malkonsenton; ĉi-tial la politiko de la vikipedio estas esti tolerema pri lingvaj demandoj. Viajn ŝanĝojn mi pensas enordaj ĉar ili igas la tekston pri klara kaj komprenebla.
- Pri "(Diskuto)": Ĉi-tio nur estas helpilo por la aliaj vikipediistoj por pli facile povi diskuti viajn redaktojn ktp. Ĝi ligas al la diskutpaĝo de la redaktinto (en via kazo de via IP-adreso, ĉar vi ne jam ensalutis).
Mi rekomendas, ke en iulingva teksto la alilingvaĵojn kaj la ne-lingvaĵojn oni skribadu kursive. Tiel mi faras, ekzemple, pri mia familia nomo, kiam en internacilingva teksto mi lasas ties francan formon.
Mi rekomendas, ke che unua apero de ia fremdajho (tiel, speciale, pri homnomo aŭ loknomo ne adaptita), kiu ne estas lautigebla lau la ortografiaj reguloj de la teksto, en kiu ili aperas, oni sciigu la legantojn pri la elparolmaniero. Kiam la kunteksta lingvo estas Esperanto, mi rekomendas, ke tion oni faru per la Esperanta ortografio, kvankam tiel la elparolo ne estos ĉiam precize prezentata. Ekzemple, por mia familia nomo mi skribus "<simone'>", por tiu de G. LAGRANGE mi skribus "<lagranĵ'>", por Georges LAGRANGE mi skribus <ĵorĵolagranĵ'>(kun apostrofoj por sciigi pri la loko de la akcento; kun pintaj krampoj kaj ne rektajn por atentigi, ke temas ne pri scienceca notado, sed pri io alia, praktike utila por Esperantisto ne konanta la fontlingvon; kun "<o>", ne "<a>" aŭ "<e>", por la franca e fine de Georges, char "<a>" aŭ "<e>", ne pli proksimaj al la efektiva franca sono, naskus ĉe aŭdado pli multajn miskomprenojn). [En kunteksto alilingva, ne Esperanta, mi ne certas pri la rekomendinda maniero: povus esti, ke ankau tiam la plej bona estus uzado de la Esperanta ortografio, i. a. pro tio, ke skribi la signojn de la Alphabet phonétique international <alfabe' fonetik' enternasional'> estus ege malfacile.]
- Pri la kursiveco de alilingvaĵoj: Tiel jam estas en multaj artikoloj, sed restas multaj aliaj al kiuj mankas tia formatigo (precipe tiuj el la Enciklopedio de Esperanto).
- La preferinda vikipedia sistemo de elparol-klarigoj estas iom malsama: Ni kutime uzas rektajn krampojn [ kaj ], kaj la akcenton ni montras per majusKLIgo de la akcentenda silabo anstataŭ per apostrofo.
Ĉu ĝustapaghe mi skribis ĉi tiujn aferojn?
- Se vi intencas diskuti pri iu artikolo (kiel ĉi-kaze), estus pli bone skribi la komentarojn en ties diskutpaĝon. Kiel Eliott diris pli supre, ankaŭ estas Vikipedio:Babilejo por ĝeneralaj diskutoj.
La legontojn kore salutas Francisko SIMONNET
Post-skribe : 'Erare aperas la chi-supraj linioj kiel N' (nova ero en la Vikipedio). Mi intencis, ke tio venu kiel komentarioj kaj rekomendoj pri la Vikipedio, sed ekstere de ties teksto. Nun mi ne scias, kiel tion shanghi. Kiel do mi estus devinta fari tiaspecajn komentariojn? FS
- En Lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj redaktoj, ankaŭ tiuj al ne-artikolaj paĝoj. Ne timu, ili ne estas nombrataj kiel artikoloj, do ankaŭ ne falsigas la statistikon. Krome, ili estas apartigitaj de normalaj artikoloj per siaj nomoj, kiuj komenciĝas per "Diskuto:", "Vikipediista diskuto:" ktp.; do skribi en diskutpaĝojn estas la ĝusta maniero fari komentojn.
- Bonan kunlaboron deziras al vi --Schuetzm 17:47, 23. Sep 2004 (UTC)
- Ankaŭ post-skribe: Vi povas subskribi per ~~~~; tion anstataŭigos la servilo per via ensalutnomo kaj la dato de la redakto.
Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti
Saluton,
La programista teamo de Fondaĵo Vikimedio faros kelkajn ŝanĝojn en funkciado de la uzantokontoj. Tiuj ŝanĝoj estas parto de niaj ĉiamaj penoj oferti al niaj uzantoj novajn kaj pli bonajn ilojn, ekzemple intervikiajn anoncojn kaj mesaĝojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj havos la sekvon, ke ĉiu unuopa uzanto ĉie havos la saman uzantonomon. Per tio ni povas disponigi al vi novajn funkciojn, kiuj plibonigas la komunan redakton kaj diskutojn kaj ebligos pli fajnajn uzantorajtoj por tiuj iloj. La negativa flanko estas la antaŭkondiĉo, ke uzantokonto nun devas havi unikan nomon sur ĉiuj 900 Vikimediaj Vikioj. Pli da informoj vi trovos sur ĉi tiu anonca paĝo.
Bedaŭrinde, la nomo de via uzantokonto kolizias kun la nomo de alia uzantokonto nomita FS. Por certigi, ke ambaŭ uzantoj plu povos kunlabori sur la Vikimediaj projektoj via uzantonomo estos ŝanĝita al FS~eowiki. Tio okazos (same kiel ĉe aliaj uzantokontoj) en aprilo 2015.
Via konto plu funkcios tute same kiel antaŭe kaj vi restos aŭtoro de ĉiuj viaj ĝisnunaj redaktoj, tamen vi devos uzi la novan uzantonomon por ensaluti. Se via nova uzantonomo ne plaĉas al vi, vi povos peti ĝian renomigon per la sekva petilo.
Pardonu pro eventuala malagrablaĵo.
Yours,
Keegan Peterzell
Community Liaison, Wikimedia Foundation
23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)
Renamed redakti
This account has been renamed as part of single-user login finalisation. If you own this account you can log in using your previous username and password for more information. If you do not like this account's new name, you can choose your own using this form after logging in: Specialaĵo:GlobalRenameRequest. -- Keegan (WMF) (talk)
06:27, 19 Apr. 2015 (UTC)