Kara "Fajro", dankon pro via danko, kaj bonan sukceson ĉe via hobio! --Ismo 19:58, 31. Jan 2005 (UTC)

Ŝablonoj kaj kategorioj redakti

  • Saluton Fajro! Dankon por la intenco havi la ŝablonojn en kategorio. Bedaŭrinde tio ne funkcias, ĉar ĉiu paĝo en kiu enestas la ŝablono aldoniĝas / aldoniĝus same al la Kategorio:Ŝablono. Mi proponas ke vi enmetos kategorion en la diskutpaĝo(j) de la ŝablono(j) jene "[[Kategorio:Ŝablono|Kopirajto, Ŝablona diskuto:]]".
  • Vidu ankaŭ ĉiujn ŝablonojn en Vikipedio. Amike Gangleri | Dh | D 20:52, 1. Maj 2005 (UTC)

Forigi Paĝon redakti

Forigi paĝon rajtas nur administrantoj: menciu la artikolon en forigendaj artikoloj. Narvalo 06:38, 19. Maj 2005 (UTC)

Babelaj ŝablonoj redakti

Ne dankinde!

Mi korektis kelkaĵojn pri "Ŝablono es"-> "Ŝablono es-D" kaj ankaŭ la Kategorio es. Dankon pro via partopreno al babel. Corinne Daudier 06:20, 1. Jun 2005 (UTC)

Saluton! Mi vidis en la artikolo pri la benzeno tiun-ĉi stultan frazon :

 "benzeno (kies neracia nomo estas benzeno)"

Ĉu vi scias kio estas la "scienca nomo" de benzeno? Mi proponus "ciklo-hekzeno", sed mi ne estas ĥemiisto. Se vi havas ideon, bonvolu korektigi tiun frazon... Ĝis! --Greguar 15:00, 15. Jul 2005 (UTC)

Uzanto Skatolo redakti

Saluton Fajro! Mi strebas konigi kaj popularigi la uzantajn skatolojn ĉe vikipedio, kaj mi vidis ke vi uzas multe da ili ĉe via angla paĝo. Do, se hazarde vi deziras plenumi vian paĝon per tiaj ŝablonoj, vi trovos ilin aŭ povos krei ilin ĉi-tien! --Internaciulo 21:03, 13. Apr 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:55, 20. Okt 2006 (UTC)

subskribo redakti

Mi atentigas vin, ke iuj ligiloj en via subskribo ne funkcias. Ŝajne vi kopiis la vikikodon de via subskribo el io en la hispana versio, kaj nun endas esperantigi "Usuario" por ke la ligiloj funkciu. IVLIVS 12:22, 27. Feb 2008 (UTC)

traducciones redakti

tengo unas cuantas traducciones para ti, cuando las tengas, habrán más ;) Paskvalo 16:40, 10. Mar 2008 (UTC)

Bonvenon en la malagaslingva Vikipedio. Vi malagasan lingvon ne povas paroli ? Ĉi tie ni devus kategorigi la artikolojn laŭ siajn temojn, vikiigi la novajn artikolojn, ktp. --Jagŭar 20:20, 14 Jun. 2011 (UTC)

Vikimanio redakti

Saluton, mi aŭdis pri vi de Castelo Branco dum la Vikimanio en Hajfo. Pere de alia argentina vikipediisto mi sendis al vi etan donacon - espereble vi ricevos ĝin! Mi ankaŭ aŭdis pri viaj vikipediistaj kaj esperantistaj klopodoj, kaj mi deziras al vi sukceson! Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 09:51, 28 Aŭg. 2011 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto redakti

Saluton Fajro! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:19, 8 Nov. 2012 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:40, 30 Dec. 2013 (UTC)

Ŝablono ELiSo redakti

Jen   {{Uzanto ELiSo}}

  ELiSo
Mi estas membro de
Esperanto kaj Libera Scio




Vikiano (diskuto) 05:12, 10 dec. 2016 (UTC)Reply

Pri Anastasio López Luna redakti

Mi volas aldoni artikolon al vikicitaro pri Anastasio López Luna, argentina verkisto kaj esperantisto! Ĉu vi povus helpi min kun informoj kaj referencoj pri li? Ĉu en la reto estas informoj pri li? --  Radioamatoro (diskuto) 06:05, 9 mar. 2021 (UTC)Reply