Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Fornitani!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Kiel redakti paĝon kaj Kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Vi disponas ankaŭ pri vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian vikipediistan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 18:13, 11. Feb 2009 (UTC)

Via vikipediista paĝo redakti

Saluton, Fornitani. Mi ĵus korektis la babelan informon en via paĝo, ĉar vi uzis malkonvenan ŝablonon. Kore --Tlustulimu 18:13, 11. Feb 2009 (UTC)

Guaratinguetá redakti

Saluton Augusto, mi malkovris, ke la paĝo pri via hejmurbo ne ekzistas. Mi petas vin krei ĝin por pligrandigi Vikipedion :) Amike, --→ Airon 12:35, 5. Sep 2009 (UTC)

Aŭdioartikoloj redakti

Saluton! Mi ricevis vian mesaĝon pri aŭdiartikoloj. Kiun helpon vi bezonas pri ili? Mi volonte helpos pri ĉio, pri kio mi povos! Amike, Alaŭdo ۩ 20:07, 18. Dec 2009 (UTC)

Resaluton! Pardonu la prokraston pri mia respondo, mi laboras kaj studas samtempe kaj tio forrabas tro multe da tempo. Do, mi plenigis la artikolojn pri elekto kaj alŝuto de artikoloj, vi povas simple alŝuti vian son-dosieron en OGG-formato (tio estas libera aŭdio-formato, simila al MP3) kaj poste aldoni specialan ŝablonon al la voĉlegita artikolo kun indiko de tiu dosiero kaj dato de registriĝo (por ke oni sciu, kiu versio de la artikolo estis efektive voĉlegita). Se vi ne scias, kiel fari OGG -- mi volonte helpos. Amike, Alaŭdo ۩ 19:17, 17. Feb 2010 (UTC)

Ruĝaj ligiloj redakti

Saluton,

Nur eta mesaĝo por anonci al vi, ke nova listo de ruĝaj ligiloj estas preta : Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj. Amike NicoRay 20:27, 13. Mar 2010 (UTC)