Saluton

redakti

Saluton kaj bonvenon. Bonvolu ne krei artikolojn malplenajn. Plej verŝajne ili estos forigitaj, ĉar ili ne plenumas la kondiĉojn de minimumaj tri frazoj kaj du ligiloj. Dankon. kani (diskuto) 22:59, 9 mar. 2023 (UTC)Reply

Resaluton

redakti

Kaj gratulon pro kreitaj artikoloj, Tamen ĉiuj postulis korektadon eĉ se temas pri mallongaj artikoloj kun mallongaj kaj simplaj frazoj. Bonvolu revizii la redaktadon, ne maltrafi akuzativojn ktp., por eviti laborigon de aliuloj. Por plibonigi la lingvan nivelon kaj adapton al vikipedia sistemo, bonvolu rerigardi la faritajn korektojn aŭ plibonigojn en la Historio de la artikolo, Dankon. kani (diskuto) 11:24, 15 maj. 2023 (UTC)Reply

Ernest G. Dodge

redakti

Saluton. Mi finpoluris tiun artikoleton. Ĉar temas pri neligita artikolo (neekzistanta en alia lingvo) kaj ne videblis mortodato, la biografiito estis 154-jaraĝa, kio vere estus gravega rekordo. Mi aldonis kelkajn plibonigojn kaj mortodaton. kani (diskuto) 14:21, 4 mar. 2024 (UTC)Reply

Dankon pro la ligilo al AMERICAN ESPERANTO.Mi ĝisdatigis wikidata. HenriLeFoll (diskuto) 16:29, 4 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Ĉu ekzistas fonto por la naskiĝdato? Ja ŝajnas al mi, ke vi ĵus transprenis la naskiĝtagan strangaĵon el la informkesto, tio estas el nura jarindiko fariĝis dato je fino de novembro de la antaŭa jaro. Tio estas fuŝo jam de kelka tempo kaŭzata de helpa ŝablono. Bedaŭrinde ĝia kreinto ĝis nun tion ne korektis. :-( Krome tia problemo nur konatas al malmultaj Vikipedistoj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:39, 4 mar. 2024 (UTC)Reply
Dankon. Mi ĵus Korektis widata. HenriLeFoll (diskuto) 17:11, 4 mar. 2024 (UTC)Reply