Saluton! redakti

Bonvolu vidi al Vikipediista_diskuto:Sagitario

Dankon --Sagitario 12:48, 1. Jul 2004 (UTC)

Ŝajnas, ke vi kopiis en:Propedeutic value of Esperanto el dokumento de iu itala ministerio. Ĉu vi povas certigi nin, ke ni rajtas tion fari? Se ne, ni verŝajne devos forviŝi kaj reverki la artikolon. --Jim Henry

Certe mi malpravis tiel fari. Jes, indus reverki ĝin almenaŭ resume ligante al la fontdokumento. Alia ebleco estas kontroli ĉe la dirita ministerio ĉu ili konsentas ke la enteno de tiu ŝtata dokumento estu publikita en la Vikipedio. Laŭ mi ŝtataj dokumentoj ne estas traktataj kiel komercaĵoj. Se mi eble estas naivulo ... --Arno Lagrange  11:49, 4. Mar 2005 (UTC)

gjâ-zym-byn redakti

Hallo, Jimmy, ĉu vi kreis la gjâ-zym-byn? Legu bonvole la artikolon.Roberto 03:04, 14. Jul 2006 (UTC)

Mi nomumis la artikolon por forigo, ĉar mi taksas la lingvon ne enciklopedie notinda. Dankon tamen pro via intereso. -- Krome, bonvolu nomi min "Jim". --Jim Henry 15:00, 9. Aŭg 2006 (UTC)
Kara, mi pensas ke vi kreis kelkajn planlingvojn krom Gjâ-zym-byn. Mi verkis artikolojn pri ili, kaj mi pensas ilin enciklopedieca, ĉar ili aperas en kelkaj listoj pri planlingvoj kaj fikcilingvoj en interreto, la artikoloj utilas minimume por ke oni sciu ke ili estas fikcilingvoj.
Por kiuj miaj lingvoj vi kreis artikolojn? Mi notas ke Thauliralau Triyk estas ankoraŭ ruĝa ligilo en Fikcilingvo (bone, laŭ mi, ĉar ĝi estas laŭ mia scio eĉ malpli fama ol gjâ-zym-byn). --Jim Henry 13:01, 12. Aŭg 2006 (UTC)

fikcilingvoj redakti

Kara snro. Mi tre ĝojas ĉar vi eklaboras pri fikcilingvoj. Mi ne bone scias pri tiu afero, mi pli bone konas helplingvojn. Mi nur serĉis per interreto listojn de fikcilingvojn kaj verkis pri tiuj kiuj havas pli da materialo, eĉ kiam ĝi estas nur sufiĉa por verki tri frazan artikolon. Eble vi plibonigos la artikolaron pri fikcilingvoj kiun mi komencis. Dankon Roberto 16:24, 6. Okt 2006 (UTC)

Nu, bone... sed kiuj specifaj artikoloj pri fikcilingvoj vi komencis verki? Vi ankoraŭ ne respondis tiun demandon. --Jim Henry 16:54, 6. Okt 2006 (UTC)

Kopio de artikolo pri Thomas Urquhart el Monato redakti

Ni havas permeson aperigi tekstojn el Monato. Tiel via agado estas avndalismo. Narvalo 22:20, 16. Okt 2006 (UTC)

Antaŭ du monatoj mi afiŝis mesaĝon en la diskutopaĝo, demandanta pri la kopio el Monato kaj ĉu ni havas permeson. Nek vi nek iu ajn alia respondis. Do, ne nomu mian forigon "vandalismo", sed ĝentile diru ke ni ja rajtas uzi la tekston. (Kaj el kiu dato/numero de Monato venis la teksto?)
Mi tamen konsideris la tekston el tiu artikolo neenciklopedieca stile; ĝi havas gazetecan stilon kiu ne tute taŭgas por Vikipedio. Ni povas uzu ĝin kiel unu fonto, krom la anglalingva en:Thomas Urquhart, sed devus iel ajn multe revizii ĝin. --Jim Henry 22:25, 16. Okt 2006 (UTC)
  1. Mi ne sekvas ĉiun redakton en Vikipedio.
  2. Kontaktu user:PaulP, redaktoron de Monato. Narvalo 22:29, 16. Okt 2006 (UTC)
Dankon, mi kontaktos lin. -- Estontece, mi esperas ke vi tralegos la diskutopaĝon de artikolo antaŭ ol nomi bonfidan redakton "vandalismo". --Jim Henry 22:32, 16. Okt 2006 (UTC)

Mi petas vian pardonon pro hasta misjuĝo. Narvalo 16:17, 17. Okt 2006 (UTC)

Bone, dankon. -- Revidu la artikolon; PaulP alondis Monato-ŝablonon al ĝi. --Jim Henry 16:21, 17. Okt 2006 (UTC)

Mi ne rememoras la daton, aŭtoron (eble inter 1992-97). La gazeto estas 130 km fore de mi. Narvalo 16:36, 17. Okt 2006 (UTC)

Morgaŭ en la oficejo mi provos trovi pli da detaloj. PaulP 16:47, 17. Okt 2006 (UTC)