Uzanto-Diskuto:Oryanw/arĥivo-ĝen1

Mesaĝejo

redakti
    Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Oryanw/arĥivo-ĝen1!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon  .

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 23:40, 13. Aŭg 2006 (UTC)

Dankon! --O'RyanW ( ) 02:29, 22. Sep 2006 (UTC) p.s. mi ne sukcesis funkciigi la ligon al mia diskut paĝo. ///Ho! Verŝajne ĝi ja funkcias! Ke mi malŝparis kelkajn horojn super sinliga ligo! --O'RyanW ( ) 04:58, 22. Sep 2006 (UTC)

Kopirajto pri foto

redakti

Vidu mian pluklarigon (almenaŭ, mi esperas, ke mi ion klarigis) ĉe la foto pri William Miller. Bona rimarko. --Haruo 07:46, 2. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj

redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 22:31, 27. Okt 2006 (UTC)



Klement Gottwald

redakti

Saluton Oryanw, mi vidis viajn redaktojn. Nun mi estas okupita pro mia nova portalo. Kiam mi estos iom libera, mi relegos la paĝon pri Gottwald kaj respondos viajn demandojn, ĉu bone? Interalie, en simila aspekto mi verkis ankaŭ paĝojn pri ceteraj prezidentoj de Ĉeĥoslovakio. Se mi povas rekomendi al vi pluan, bv legi Emil Hácha, sed vi povas legi ankaŭ ceterajn. Salutas --Petr Tomasovsky 21:36, 16. Dec 2006 (UTC)


Emil Hácha

redakti

Saluton Bill, mi trovis en paĝo pri vestoj, ke tian ĉapelon oni nomas cilindra ĉapelo. Mi ne scias, ĉu tio estas tute ĝusta, sed almenaŭ oni scias, pri kia ĉapelo temas. Ankaŭ eblus alidirektiloj ekz. al cilindro (ĉapelo).

Kio rilatas al artikolo pri Hácha, mi ne scias, kie respondi viajn demandojn, ĉu post la kaŝitaj demandoj aŭ en artikola diskutpaĝo aŭ ĉi tien. Mi do respondas ĉi tien. Mi konsentas kun viaj lingvaj ŝanĝoj. Eble mi ie malforte klakis sur kelkaj klavoj konjektante, ke ili estas tajpitaj, kelkaj korektoj estis mistajpoj aŭ klakoj plie. Mi ne bone kontrolis poste ilin. Rilate al "ambaŭ rajtoj": Tiel estis skribita en devena teksto, mi do tiel tradukis. Eble oni parolas tiel pri juristaj ekzamenoj. Eble oni pensas ekzamenon pri civila juro kaj puna juro.

Estis proklamita punrajto (escepta punrajto) signifas angle "martial law", ĉeĥe "stanné právo". Se mi tradukis tion malĝuste, bv. korekti. Protektorata prezidento estis nur Hácha, Beneš estis ĉeĥoslovaka prezidento kaj antaŭ Protektorato kaj post la milito, do post Protektorato. Tio estas skribita supre en la artikolo. "Bibliofilo" estas amatoro de luksaj aŭ raraj libroj. Bibliofilio estas amo aŭ emo de la bibliofiloj. Tiel diras PIV. "Bravisime" mi tradukis laŭ originalo. Ĝi signifas "eminente", eble sufiĉus "brave". Salutas --Petr Tomasovsky 20:24, 20. Dec 2006 (UTC)


Foresto

redakti

Mi devos foresti por almenaŭ semano tuj post Kristnasko. O'RyanW ( ) 07:47, 24. Dec 2006 (UTC)

Bonfarton post via operacio kaj feliĉan novjaron deziras al vi Sok Na Men Sui Lui 08:59, 30. Dec 2006 (UTC)
Dankon! O'RyanW ( ) 05:31, 14. Jan 2007 (UTC)
Kaj pardonon pro la vandalado petas IVLIVS / Sok Na Men Sui Lui / Bonan tagon 09:25, 30. Dec 2006 (UTC)


Dankon pro la multaj korektoj ! Mi ĝojas, ke sperta esperantisto relegis la artikolon : mi observis la korektojn atenteme, kaj provos ne plu fari la samajn erarojn.

Per "Universitarioj", mi aludis al universitataj serĉistoj, sed la vorto ja ne estis tre bona. Mi anstataŭigis ĝin per "Kritikistoj". Thomas Guibal 19:14, 20. Mar 2007 (UTC)


Redakto de matematikaj artikoloj

redakti

Mi vidas, ke vi ridaktas matematikajn artikolojn. Mi petas eble unue korekti tiun ĉi artikolon Vikipedio:Tradukado/Polusa_koordinata_sistemo, ĉar ĝi estis proponita kiel 80 000a artikolo, kaj jam tempas pretigi ĝin. Amike, Alaŭdo ۩ 23:32, 30. Mar 2007 (UTC)

Grandan dankon pro via bonega laboro koncerne la artikolon! Neniom timu pri la enhavo, mi havas spertulojn, profesiajn altnivelajn matematikistojn, kiujn mi petas revizii niajn artikolojn -- do, tio ne estu problemo. Gravas, ke ĝi nun estas polurita kaj belaspekta. Bedaŭrinde mi lasttempe devis multe batali en Ukraina Vikipedio (vidu reeĥon sur mia personpaĝo ĉi tie -- en la angla). Mi ankaŭ vidis, ke vi transprenis miajn simbolojn por subskribo kaj ĝojas, ke ili plaĉis al vi!!! :) Amike, Alaŭdo ۩ 22:52, 1. Apr 2007 (UTC)


Hunda Koro

redakti

Kara amiko, dankon pro via bonkora reago al miaj plibonigoj. Mi ege ĝojis vidi, ke vi lanĉis tiun artikolon, kaj mi, kiel tradinto de la filmo "Hunda Koro" (subtitolojn) el la rusa al Esperanto simple sentis min devigita iel kontribui :) Mi planas prilabori la artikolon, ĉar mi sufiĉe bone orientiĝas en la temo, sed, ve, mankas al mi tempo. Amike kaj antaŭĝuante nian estontan kunlaboron, Alaŭdo ۩ 22:52, 1. Apr 2007 (UTC)


Finpolurado

redakti
Ĉio bonas, krom tio ke la redakta resumejo estas tute ne tauĝa loko por rimarki artikolon. Pli bone kreu kategorion por ĉi tiaj artikoloj. Mi ne scias multajn terenojn de matematiko, sed ion, eble, mi sukcesos fintrarigardi. Kaj tiam ne nur mi povos rigardi la artikolojn. Maksim 09:25, 4. Apr 2007 (UTC)
> ...la kategorion Artikoloj pretaj por finpolurado lingva kaj faka...
Bone. Maksim 18:10, 4. Apr 2007 (UTC)


Datoŝablono

redakti

Saluton, Bill, kaj dankon pro via ŝablono! Multe plaĉas al mi la rezulto por tabeloj. Mi enmetis ĝin en la tabelon ĉe Antarkta traktato. Nun mi havas du proponojn, sed ne scias, ĉu eblas fari tion. Problemeto estas, ke mankas 0 ĉe {{dato-jan|8|1987}} en la tabela skribmaniero 1987-01-8 devus esti 1987-01-08 (se mi metas 08 la ligilo ne funkcias, vidu ĉe Grekio). Kaj anstataŭ fari 12 ŝablonojn, ĉu vi ne povus fari, ekzemple {{dato-tab|1959|01|08}} kaj dedukti la ĝustan monaton kaj ligi al tago sen la antaŭa nulo? Amike, Bea 08:47, 20. Apr 2007 (UTC)

Dankon, Bill, mi rigardis iomete la anglan tekston pri ŝablonoj, sed ne ĉion komprenis. Ĉu vi scipovas uzi la parametron #if? Se eblos testi la duan parametron kaj sekve aldirekti al januaro, februaro, ... restos nur enmeto de dua testo pri komenca "0" aŭ <"10" por modifi la tagojn. 365 alidirektiloj ne ŝajnas esti la bona solvo... Bea 22:49, 21. Apr 2007 (UTC)

Bonege! Dankegon! Bea 19:58, 22. Apr 2007 (UTC)

Jes, vi faris bonegan laboron! Denove koran dankon! Amike, Bea 07:23, 24. Apr 2007 (UTC)

|:) Rigardu ĉe Antarkta traktato, la tabelo estas pli bela kaj pli facile legebla nun! Bea 07:55, 24. Apr 2007 (UTC)


Matematika notado

redakti

Sauton, Oryanw! La indiko "\!" ene de matematikaj formuloj eksplicite indikas tion, ke oni enmetu formulojn kiel bildojn, sed ne kiel tekston en la artikolon. Do, se vi komparos du versiojn, vi tuj vidos, ke antaŭe la funkcio la formulo restis teksto (tamen, formatita -- kurisivigita), kaj post mia ŝanĝo nun ĝi aspektas kiel bildo, kio kongruas kun aliaj formuloj en la artikolo. Amike, Alaŭdo ۩ 21:19, 23. Apr 2007 (UTC)

Dankon pro rearanĝo de "forigendaj artikoloj"

redakti

Dankon, ke vi metis mian alineon en Vikipedio:Forigendaj artikoloj en la ĝustan lokon. Ial mi ne rimarkis la interkonsentitan ordon. Same dankon pro la ebla klarigo. – Umberto 19:16, 24. Apr 2007 (UTC)


Biblioteko de Aleksandrio

redakti

Mi nur ŝanĝis la tekston sekve la rimarko en la diskutpaĝo, sed nun rigardos iom pli detale. Havu bonan tagon! Bea 07:47, 26. Apr 2007 (UTC)


Mi lernis...

redakti

Artikolo "la"

redakti

Saluton Bill.
Mi lernis pri la uzado de artikolo "la". Se oni mencias esprimon la unuanfojon, oni ne uzas "la". Nur, se oni uzas la esprimon duan- kaj plurfojon, oni uzas "la". Mi lernis, ke oni ne uzas ĝin antaŭ propraj nomoj. Kiel "propra nomo" mi konsideras ĉiujn nomojn, do la nomojn de personoj, geografiaĵoj ks., mi eĉ konsideras kiel propra nomo la nomojn de la artikoloj en Vikipedio (eĉ Vikipedio estas laŭ mi propra nomo, do oni ne skribu "la" antaŭ ĝi), nomojn de literaturaj verkoj ks. Ekz. la menciita Tirena Maro estas por mi la propra nomo de konkreta maro kaj tiu maro, kiu nomiĝas tiel, estas sole unu en la tuta mondo. Do mi preferas uzi ĝin sen "la". Plie: mi menciis ĝin en la disputata kazo nur unuanfojon. Tio rilatas al ĉiuj geografiaĵoj, kiel mi skribis. Simile Ruĝa Maro. Tiu ĉi maro estas sole kaj nur unu en la tuta mondo kaj tio ne signifas, ke tio estas maro, kiu estas krom alia ruĝa. Se mi dirus ekz. la ruĝa Ruĝa Maro, mi volus diri per tio, ke Ruĝa Maro estas ruĝa. Simile literaturaĵoj: verko de verkisto Karel Čapek La blanka malsano estas propra nomo de verko, ĉar tiu ĉi libro kun tiu ĉi nomo estas en la tuta mondo sole unu. Ĉi tie mi do ne dirus "la La blanka malsano". Ankaŭ mi lernis, ke oni povas uzi artikolon "la" antaŭ propraj nomoj en kazoj, se antaŭas ilin adjektivo, ekz. Tie iras sinjoro Komodo. Mi vidis sinjoron Komodon. Sed uzante adjektivon mi jam dirus: mi vidis la belan sinjoron Komodon. Mi estas la stulta Petro. La profunda Tirena Maro. Memkompreneble, ke mi lernis ankoraŭ multajn aliajn kazojn, kiam uzi aŭ ne uzi "la", sed tio estas alia ĉapitro.

Prepozicioj

redakti

Bill, prepozicioj estas diverse kombineblaj kaj eblas uzi post ili akuzativon "-n", ekz. de sur (Trajno estas falinta de sur la ponto. = ĝi falis mem (sen nenies "helpo") de la supraĵo de ponto, alivorte - ĝi ne falis el la interno de ponto), elinter (Li eliris elinter du ŝrankoj, kie li estis kaŝiĝinta. = Li mem kaŝiĝis inter du ŝrankojn (kien li kaŝiĝis?) kaj de tie li eliris.). Plurfoje surprizos min komentoj de aliaj vikipediistoj, kiuj diras: Mi ne rememoris pri tio, tio estas por mi nova interesaĵo (en gramatiko), sed tiujn interesaĵojn mi lernis en ordinaraj lernolibroj. Estas damaĝe, ke ankaŭ aliaj, kiel ŝajnas, ne lernis ilin.

Vi ne ĝenas min

redakti

Bill, viaj komentoj neniel ĝenas min. Mi decidiĝis antaŭ ia tempo komenti neniajn diskutindaĵojn. Jes, estas certaj esceptoj, sed kiel ŝajnas al mi, ankaŭ tiujn mi ellasos. Sed, por ke mi ne estu pesimisma, ankoraŭ estas ĉi tie kelkaj personoj, al kiuj mi respondos. Pri tiuj ceteraj mi havas propran opinion.

Mi ne evitas al kritiko pri elstaraj artikoloj, kiujn mi verkas, sed mi devas diri, ke mi ne verkas ilin pro tio, ke mi volus esti laŭdata, sed ke mi volas doni al Vikipedio iajn bonajn paĝojn. Sed kelkaj kritikoj estas evitindaj elflanke de kritikintoj.
Sincere kaj amike restas --Petr Tomasovsky 13:59, 28. Apr 2007 (UTC)



Koran dankon

redakti

Koran dankon por via helpo kun la polurado de la artikolo "Bekfluto". Ĝernjo--Gerrywright 20:41, 15. Maj 2007 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Oryanw/arĥivo-ĝen1".