Uzanto:Alifono/Narges Mohammadi

{{Informkesto homo} Narges Mohammadi (perse: نرگس محمدی‎, naskiĝis la 21-an de aprilo 1972 en Zanjan, Irano) estas irana aktivulino pri homaj rajtoj. En 2016, ŝi estis kondamnita al 16-jara malliberigo pro politikaj krimoj. En 2023 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco .

Amnestio Internacia deklaris ŝin liberulo de konscienco kaj postulis ŝia tuja liberigo[1]. Raportistoj Sen Limoj kaj grupo de internaciaj leĝdonantoj postulis ŝian liberigon.

Post la morto de Mahsa Amini en septembro 2022, verŝajne pro perforto de la irana religia moralpolico, ŝi esprimis sian subtenon el sia karcero al la amasaj protestoj kontraŭ la irana registaro kaj organizis solidarecajn agojn en la malliberejo, kio rezultigis eĉ pli severan punon por ŝi [2]

Premioj kaj honoroj redakti

  • 2023 Nobel-premio pri paco [3]
  • 2018 Premio Andrej Saĥarov de la Usona Fizika Societo [4]
  • 2016 Premio pri Homaj Rajtoj de la germana Urbo Vajmaro [5]
  • 2011 Per Anger Prize; la premio de la sveda registara por homaj rajtoj [6]
  • 2009 Alexander Langer Award, nomita laŭ pacaktivulo Alexander Langer [7]

Kiam la Nobel-premiito Shirin Ebadi gajnis la Premion pri Homaj Rajtoj Felix Ermacora en 2010, ŝi dediĉis ĝin al Mohammadi: "Ĉi tiu kuraĝa virino meritas ĉi tiun premion pli ol mi," ŝi diris[8].

Referencoj redakti

  1. (nl) Amnesty International roept op tot onmiddellijke vrijlating. Arkivite de la originalo, la 6-an de marto 2019.
  2. (nl) Iraanse activiste Narges Mohammadi krijgt Nobelprijs voor de Vrede. NOS, la 6-an de oktobro 2023.
  3. (en) The Nobel Peace Prize 2023. NobelPrize.org, la 6-an de oktobro 2023.
  4. (en) 2018 Andrei Sakharov Award Recipient. aps.org.
  5. (en) Iran: Human Rights Prize Awarded To Iranian Woman, Nargess Mohammadi. ncr-iran.org, la 11 decembro 2016. Arkivite la 23-an de julio 2022.
  6. (en) The Per Anger Prize. Arkivite de la originalo, la 13-an de julio 2019.
  7. (en) Narges Mohammadi, from Iran, recepient of the international Alexander Langer award 2009 Arkivite de la originalo, la 4-an de marto 2016.
  8. (en) Iranian Nobel Laureate Dedicates Prize To Jailed Colleague. Radio Free Europe/Radio Liberty, la 16-an de junio 2010. Arkivite de la originalo, la 29-an de marto 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Shirin Ebadi