Uzanto:Bab/debato pri ĥ

Mi tute ne malemas uzi ĥ, sed mi trovas malfacile decidi kiujn el la tri esperantaj sonoj k, ĥ, h ni uzu por la ق, ك, خ, ح kaj ة. Mi elektis k por ق kaj ك, h por ح kaj ة, fine, ĥ por خ, do mi preferas Ahmado Ahmadismo, kaj Muhamado anstatau Aĥmado kaj Muĥamado ĉar en la araba oni skribas ilin per ح. Nino


Ĉu vere estis decido de la Akademio pri ĥ kiu diris ke estas prefere uzi k-on anstataŭ ĥ-on? Mi nur aŭdis ke oni povas fari tion anstataŭon sed mi ne sciis ke estas oficiala decido pri kiu estas la ĝusta. Laŭ mi (kaj almenaŭ unu amiko kiu fieras pri tio), la ĥo-sono estas bela kaj protektinda. Kaj, estas tiel enkapigitaj en mi tiaj vortoj, ke mi parolas senrimarke pri ĥemio kaj anarĥisto. Mi ŝatus legi decidon de la Akademio pri tio. --Jacob SCHWARTZ



Pri "ĥ" mi citu el mia PIV,kvankam iom malnova: la eldono de SAT el 1970:

p. 404, sub ĥ: RIM Tiu litero korespondas al la greka khi k al la rusa xa, ne havas respondon en la naciaj romanliteraj alfabetoj, krom en la hispana j; tio, k la nekutimeco de ĝia prononco por multaj popoloj, klarigas, kial la L. K. aprobis (Aŭg. 1921) la "laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r". La nuna tendenco estas al la ĝeneraligo de tiu permeso, krom en du okazoj: la transliterado de propraj aŭ fremdaj nomoj k la scienca teminologio, kie la uzo de ĥ povas eviti konfuzojn ĉe grekdevenaj formoj.

Plue, el la antaŭparolo, far Gaston WARINGHIEN:

Mi same konservis la formojn kun ĥ, kvankam en pluraj okazoj (ekz. ĥemio, meĥanismo) la nuna uzado pli kaj pli decideme preferas la formojn kun k. Pri la grupo (arĥitekturo, monarĥo), neprononcebla por multaj homoj, la plimulto de la Akademio aprobis, en Junio 1921, la proponon de Grosjean_Maupin "laŭvole anstataŭigi la literon ĥ per la litero k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r", kaj tiun decidon mi simple aplikis.

Pri ĥ memstare, mi ankaŭ trovas ĝin bela, kaj pli frue samopiniis kun vi kaj emis diri "ĥemio", ĝis kiam mi legis artikolon "Esperanto sentata de koreoj" far d-ro BAK Giŭan. Sed nun mi ne povas trovi la plenan tekston je Google. :-(

Miamemore, li vidigis min, ke ĥ estas malfacilega sono por koreoj kaj multaj aliaj gentoj, kaj konsiderante tion, mi emas perdi iomete da beleco por plia facileco.

--Vikipediisto:bab

Mi jam legis Esperantiston (mi ne plu certas kiu, Cherpillod ?) dirantan, ke la malemo al ĥ kaj ties anstataŭigo per k estas eŭropocentrismo (eĉ pli bone francocentrismo, aŭ anglo-francocentrismo, ĉar tiu sono ja ekzistas en la Germana, la Hispana, la Rusa, la Hebrea); Kaj li probable pravas. Do de tiu epoko mi sisteme uzas ĝin kaj ne plu anstataŭas ĝin per k, eĉ se pli komfortus al mi. Internacia lingvo ja devas esti por ĉiuj! kaj tiu sono ja abundas en diversaj lingvoj (krom la jam menciitaj: la Araba,la malnovgreka, ŝajne la Persa, k.c.t.p. (kaj certe tiel plu!)
--Vikipediisto:Eliott

Legu ankaŭ : Vikipediisto:bab