Uzovská Panica situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Uzovská Panica, hungare Uzapanyit (uzapanjit) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Uzovská Panica situas laŭ maldekstra bordo de rojo nomata Blh, fine de longa sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 11 km-ojn.

Historio redakti

En 1910 loĝis en Uzapanyit 826 da homoj, (803 hungaroj, 14 kroatoj, 8 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Uzapanyit apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Uzapanyit rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Uzovská Panica 679 da homoj, (432 hungaroj, 146 slovakoj, 89 ciganoj, 4 ĉeĥoj kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti