Vámoscsalád
Vámoscsalád [vamoŝĉalad] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), Distrikto Sárvár. La loknomo signifas hungare "dogana-familio", verŝajne estis tie doganejo.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9665
- Telefonkodo: 95
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 280
Situo redakti
Vámoscsalád situas laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Szombathely kaj Győr. Nova urbo Répcelak estas proksime.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1221. La bienoj apartenis laŭvice ĉefe al familioj Kanizsai, Nádasdy, Bezerédj.
En Vámoscsalád migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
La vilaĝo havas preĝejon pri Sankta Marteno.
Famuloj redakti
En Vámoscsalád naskiĝis subpalatino György Bezerédj.