Vének [vEnek] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Győr. La loknomo estas hungare: maljunuloj.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La komunumo situas sur insulo de Danubo Szigetköz, fine de la insulosubo, kie kunfluas (olda) Danubo kaj Mosoni Duna. La vilaĝo havas sakovojon el Nagybajcs.

Historio redakti

Post la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, germanoj fondis tie Apfeldörf.

En 1920 la kontraŭa insulo de Danubo Csallóköz (ĉalokoz) iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. La vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo. En 1954 okazis granda inundo. En 1959 formiĝis kolĥozo pri Ambaŭ Danuboj.

En Vének migra poŝto servas. La komunumo havas katolikan preĝejon, apud la vilaĝo infana someruma tendaro funkcias. Pramo iam funkciis, sed nuntempe ne estas trafiko.

Ĝemelkomunumo redakti