Vértessomló (vErteŝomlO) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tatabánya. Vértes estas nomo de la monto.

La vilaĝo situas en monto Vértes, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Tatabánya 9, Környe 7, Várgesztes 6 km-ojn for.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la romianoj. La unua mencio devenis el 1326 en formo Semyenfelde. Dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) la vilaĝo uzas la nomon Somolya. En 1453 la turkoj faris senhoma la vilaĝon.

 
Fortikaĵo ĉe Vértessomló

En 1727 grafo Esterházy akiris la kampojn kaj germanoj refondis la vilaĝon. Ekde 1890 la oficiala nomo iĝis Vértessomló. La loĝantaro okupiĝis pri minado, faradoj de kalko kaj braĝo (karbeto).

Fortikaĵo Vitány (vitAnj) redakti

En la 14-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. Tiutempe 35 vilaĝoj apartenis al tiu fortikaĵo. Iomete for troviĝis alia fortikaĵo nomata Gerencsér.

Vidindaĵoj redakti