Vétra (transporto)

Vétra, mallongigo por Véhicules et tracteurs électriques (Elektraj Veturiloj kaj Traktoroj), estas eksa franca firmao, kiu ĉefe konatiĝis pro sia fabrikado de trolebusoj de 1925 ĝis 1964. Ĝi ankaŭ ellaboris elektrajn traktorojn cele al la ekspluatado de minejoj, rubujojn, karavanojn (sub la nomo Vétra-Soulé) kaj dometojn.

Vétra
Véhicules et tracteurs électriques
negoco vd
Dum 1925 - 1964
Fondita 1925
Sidejo Parizo
Agokampo Trolebusoj
trolebuso
Malfondita 1964
vdr

La firmao kutime mem pripensis kaj desegnis siajn novajn produktojn, sed delegis la produktadon al aliaj societoj.