Vahagno (aŭ Vahagan, armene: Վահագն ) estis dio adorita de antaŭ-kristanaj armenoj. Iom da tempo dum lia ekzisto, li formis triunuon kun Aramazd kaj Anahit. Vahagno estis identigita kun la greka dio Heraklo. La pastroj de Vahevahjan-templo, kiu postulis ke Vahagno estis sia propra prapatro, starigis statuon de la greka heroo en ilia rifuĝejo. En la armena traduko de la Biblio, "Heraklo adorita en Tiro estis renomita kiel "Vahagn".

Vahagn
diaĵo
Informoj
Sekso vira
Okupo drakmortiginto
Edzo/Edzino Astghik
vdr
Bildo pri la armena dio kaj drako.

Kiam zoroastrismaj ideoj penetris Armenion, ĝenerale anstataŭante la diojn de la lando, ekzistis multe da vigleco en la kultado de Vahagno kaj Mitrao.

La raporto de Moseo de Ĥoreno pri malnovega kanto donas indicon pri lia naturo kaj origino: Antikva armena origino de la naskiĝokanto de Vahagno

En penado estis ĉielo kaj tero,
En penado, ankaŭ, la purpura maro!
La penado tenis en la maro la malgrandan ruĝan kanon.
Tra la anfrakto de la tigo venis antaŭen fumo,
Tra la anfrakto de la tigo venis antaŭen flamo,
Kaj la flamon junulo elĉerpigis!
Fajran hararon havis li,
Jes, ankaŭ, li havis flaman barbon,
Kaj liaj okuloj, ili estis kiel sunoj!

Aliaj partoj de la kanto, kiuj perdiĝis, diris ke Vahagno batalis kaj konkeris drakojn, tial la titolo Viŝabakagh, "drakofaliginto". Li estis alvokita kiel dio de kuraĝo, poste identigita kiel Heraklo. Li ankaŭ estis sundio, rivalo de Baal-ŝamino kaj Miro.

Vidu ankaŭ redakti