Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Valentina Maria CANCINO (naskiĝis en 1959) estas rumana esperantistino kaj kantistino.

Fine de la 1990-aj jaroj, ŝi loĝis en Baia Mare kaj partoprenis sub la nomo Valantina NAN en kelkaj Esperanto-aranĝoj en Mezeŭropo, ekzemple la 1-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro en Unterkirnach en 1997 kaj la 15-a Internacia Festivalo en Saarbrücken je la jarŝanĝo 1998/1999. En tiuj aranĝoj ŝi prezentis kune kun siaj du infanoj, la ĝemeloj Ioana kaj Ionuț Nan (naskiĝintaj en 1987), kelkajn plejparte tradukitajn kantojn, ĉiam akompanante sin per gitaro.

Pli poste, ŝi translokiĝis kun siaj infanoj al Usono.

En 1998 ŝi publikigis sian kasedon "Unuaj paŝoj" kun 17 originalaj kantoj en Esperanto.

En la Belartaj Konkursoj de 1999 ŝi gajnis per sia kanto Ami la premion An Song-san. Post kiam ŝi alŝutis ĝin ĉe YouTube en 2011, Ami fariĝis unu el la plej ofte aŭskultataj originalaj kantoj en Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti