Valérij Abisáloviĉ GERGIJEV (ruse Валерий Абисалович Гергиев), estas tutmonde fama rusia dirigento. Li estis Artisto por Paco de Unesko.

Valerij Gergijev
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1953 (1953-05-02) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco SovetunioRusioReĝlando de Nederlando
Alma mater Sankt-Peterburga Konservatorio
Familio
Frat(in)o Larisa Gergieva
Okupo
Okupo dirigentomuzikdirektoro
TTT
Retejo http://www.valery-gergiev.ru/en/
vdr

Gergijev naskiĝis la  2-an de majo 1953(nun 1953-05-02) en Moskvo kaj pasigis junaĝon en Vladikavkaz (Nord-Osetio, la naskiĝloko de liaj gepatroj). Forveturinte al Leningrado, li finis tie konservatorion kaj ekde 1977 laboris kiel dirigento de Mariinskij teatro.

Ekde 1996 li estas arta gvidanto de la teatro.

La 21-an de aŭgusto 2008 en la centra placo de Cĥinvalo Valerij Gergijev elpaŝis kun la orkestro de Mariinskij teatro memore al la viktimoj de la aŭgusta milito en Sud-Osetio[1]. Antaŭ la koncerto li faris mallongan paroladon en la rusa kaj la angla, en kiu li esprimis sian bedaŭron, ke la monda publiko ne scias la tutan veron pri la milito[2].

Pro sia laboro Valerij Gergijev ricevis ordenojn de registaroj de Rusio, Francio, Germanio, Italio kaj aliaj landoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti