Vedem (ĉeĥe: ni gvidas, ni venkas) estis ĉeĥlingva literatura gazeto kreata de grupo da judaj knaboj en la koncentrejo Terezín en la jaroj 19421944.

Historio de la gazeto redakti

 
La gazeton Vedem eldonadis junaj buboj en la terezina geto dum la dua mondmilito.

La gazeton verkis, redaktis kaj ilustris sole knaboj inter dekdu- ĝis dekkvin-jaraj, vivantaj en la bloko „L417“ alivorte en la „1-a knaba hejmo“, pri kiu ili aludis kiel pri „Respubliko Škid“. Tiun nomon ili prenis el libro "Škola imjeni Dostojevskogo" (Lernejo Dostojevski) – Škid – laŭ lernejo ĉe knaba orfejo en Petrogrado komence de la 1920-aj jaroj; la aŭtoroj kaj memorantoj de Respubliko Škid G. Bjelich kaj I. Pantjelejev en la tempo de verkado de la libro (1926) estis 19-jara kaj 17-jara. Enhavon de la gazeto Vedem konsistigis poemoj, eseoj, anekdotoj, dialogoj, literaturaj kritikoj, rakontoj kaj desegnaĵoj. La unuopaj ekzempleroj estis permane kopiataj kaj legataj en la barakoj ĉiuvendrede nokte. Dum certa tempo ĝi estis afiŝata sur murgazetoj, sed poste oni rezignis, ĉar minacis danĝero de inspekto flanke de SS.

Inspiranto de la Vedem-aŭtoroj estis ilia instruisto, 28-jara „profesoro“ Valtr Eisinger, taskita zorgi pri la knaboj en la koncentrejo. Li subtenis ilian amon al literaturo kaj instigis ilin al propra krea esprimado, al priskribado de ĉio, kion ili spertis kiel okul-atestantoj (ofte en bonhumora tono), kaj ankaŭ por vortumi iliajn esperojn por la futuro. Verŝajne sub lia influo la knaboj elektis kiel simbolon de siaj barakoj kaj de la gazeto kosmoŝipon inspiritan de Jules Verne, fluganta el la paĝoj de la libro al la steloj. Plua grava persono estis edukisto Josef „Pepek“ (= Joĉjo) Stiassny (1916–1944).

Eisinger kaj Stiassny escepte kontribuis per enkonduka artikolo, Eisinger ankaŭ per tradukoj el la rusa, sed la enhavon mem faris la knaboj. Ili vagis tra Terezín kaj serĉis temojn. Ĉiu el la knaboj havis kromnomon, per kiu ili subskribis siajn artikolojn. La kromnomo povis estis inicialoj aŭ persona spritaĵo kiel „Bolševik“ (bolŝevisto), „Nácek“ (naciistaĉo) aŭ „Car“ (caro). De tempo al tempo la kromnomoj estis ŝanĝataj. Ekzemple unu el la fekundaj kontribuantoj Jiří Grünbaum indikis sin kiel „Medik Šnajer“ (kuracista studento Šnajer), „Socialista Šnajer“, aŭ nur „Šnajer“, laŭ momenta humoro. Nun ni konas vicon da kontribuantoj nur laŭ kromnomoj kaj ni neniam malkovros, kiu ili vere estis. Iam en 1943 deko da plej fekundaj kontribuantoj komencis nomi sin „Akademio.“

Unu el plej gravaj kontribuantoj al Vedem estis „nz“, laŭ vera nomo Petr Ginz (19281944), kiu en sia 14-a jaro aktivis kiel ĉefredaktoro de la gazeto. Kiam li estis 15-jara, li estis deportita Aŭŝvico, kie li mortis en gaskamero. Lian desegnaĵon de la planedo Tero vidata el la surfaco de Luno prenis israela astronaŭto Ilan Ramon al kosmopramo Columbia, kiu forbrulis en la atmosfero super Teksaso dum surteriĝado.

La knaboj klopodis maksimume imiti realan gazeton inkluzive de ŝerce infikita prezo sur la koverto. La enhavo ampleksis poezion, aventurajn rakontojn, eseojn, recenzojn de libroj inkluzive de ŝatataj rubrikoj kiel „Citaĵo de la semajno“ elektita el malprudentaj eldiroj de la knaboj. Ekzemple „Medik Šnajer“ estis foje citata pro la frazo: „Mi timas paroli. Mi povus diri ian stulataĵon.“ „Embryo“ siavice deklaris: „Futbalo estas la plej bela ludo tuj post Monopolo.“

En iu numero recenzo de libro La Kabano de Onklo Tom komparis sorton de nigrulaj sklavoj kun la sorto de judoj en Terezín: ĝi konstatis, ke antaŭ la deprotoj de judoj, la sklavoj estis en pli malbona situacio, ĉar iliaj familioj estis disigitaj, sed ekde la komenco de la deportoj ambaŭ grupoj suferas same. Ŝatata rubriko estis 'Vagadoj tra Terezín' de Petr Ginz, en kiuj li vizitadis diversajn institutojn de la geto kaj intervjuis la ĉeestantajn homojn. Li priskribis siajn ekspediciojn al la bakejo, akuŝejo, fajrobrigadejo kaj teruron vekanta viziton de la kremaciejo.

Konservo kaj eldono redakti

 
La konstruaĵo L417, en kiu estis eldonata la gazeto Vedem

En la jaro 1944 plejparto de loĝantoj de la bloko L417 estis deportita al gaskameroj de Aŭŝvico kaj neniu plua numero estisĝis plu. El cento da knaboj kontribuantaj al Vedem transvivis nur ĉirkaŭ dekkvin. Nur unu el ili, Zdeněk Taussig, restis en Terezín ĝis ĝia liberigo en majo 1945. Li kaŝis entute 700 paĝojn de la gazeto en forĝejo, kie laboris lia patro, kaj post landliberigo li transportis ilin al Prago.

Post la milito la strebadon eldoni Vedem malebligis la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio, sed fragmentoj estis kontrabanditaj al Parizo, kie ili presis ekzila gazeto Svědectví (= atesto). Samjare aperis en Ĉeĥoslovakio tajpita samizdata versio kaj poste denove en la 1980-aj jaroj. Tiu versio estis eksponita en Frankfurta librofoiro en la jaro 1990.

Ekstraktoj el la gazeto Vedem, ilustritaj ne nur per desegnaĵoj el la gazeto, sed ankaŭ de aliaj infanoj el Terezín, estis publikitaj kun enkonduko de Václav Havel en la jaro 1995. Redaktoroj de tiu elekto estis ankaŭ Kurt Jiří Kotouč kaj aktoro Zdeněk Ornest, du el la originaj kontribuantoj el Terezín.

Fontoj redakti

  • la ĉeĥa Vikipedio
  • retejo VEDEM kun skanoj de la gazeto kaj elektitaj artikoloj ordigitaj logike laŭ temoj

Literaturo redakti

  • Je mojí vlastí hradba ghett? Básně, próza a kresby terezínských dětí. (Ĉu mia patrujo estas la muregoj de la getoj? Poemoj, prozaĵoj kaj desegnaĵoj de la terezinaj infanoj. - Prilaboris kaj fragmentojn el la gazeto Vedem elektis kaj aranĝis Marie Rút Křížková, Kurt Jiří Kotouč, Zdeněk Ornest; rememorojn verkis Věra Sommerová et al. Aventinum, Praha 1995. ISBN 80-7151-528-0.) Eldonita ankaŭ anglalingve (We Are Children Just the Same: „Vedem“, the Secret Magazine by the Boys of Terezin) kaj germanlingve (Ist meine Heimat Ghettowall? Gedichte, Prosa und Zeichnungen der Kinder von Theresienstadt).

Eksteraj ligiloj redakti