Venko de Berenico (latine: Victoria Berenices; la titolon elpensis en 1977 la brita papirologo Peter J. Parsons) estas venkokanto (epinicium) kiun verkis Kalimaĥo por solene memori la sportkonkursan sukceson de ĉaristo dungita fare de reĝino Berenico la 2-a (Egiptujo) je la Nemeaj Ludoj. Kalimaĥo mem inkluzivigis tiun ĉi poeziaĵon en la mitologia-elegia poemaro Aetia.

reĝino Berenico la 2-a, kiu dungis ankaŭ sportistojn por pligrandigi la propran famon

En niaj tagoj tiu ĉi verko estas nekonserviĝinta, kiu enhavis ne tute du centojn da versoj. Sed el ne malmultaj fragmentoj eblas rekonstruadon relative bonan. La verkisto komence parolas pri la venko de ŝia reĝina moŝto kaj pri la Nemeaj ludoj kiujn oni okazigas je honoro de Ofelto laŭ komisio de Herkulo mem. Ĉar tiu ĉi tiam haste iris disde Argoso por mortigi la Nemean leonon. Intertempe interparolis li kun Molorĥo, malriĉa vinfaristo malavare gastiganta[1], antaŭ venko de la besto kun la helpo de Atena. Poste Herkulo revenis al babilado kun la premiinda Molorĥo kaj promesis startigi regulajn ludojn surloke. Pri la bataleto kunleona oni informiĝas en la apolodora Mitologia biblioteko kaj en la 25-a idilio de Teokrito.[2] Laŭ Publio Nigidio Figulo la diino Junono mem kreis sekve la konstelacion de Leono.[3] Fidante la ateston de Nonnos ĉe Dionysiaca oni scias ke surtabligis Molorĥo al Herkulo ampleksan frandaĵon vegetaran kun olivoj kaj fromaĝo.[4] Ĉiuokaze, pri Molorĥo antaŭ Kalimaĥo nenie ion raportiĝas.

Notoj redakti

  1. Karl Ernst Georges: "Molorchus." Ĉe: Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch. Hannover 1918, vol. 2, kol. 987
  2. Apolodoro 2.5.1-4; Teokrito v. 229 ss.
  3. Figulo ĉe Scholia in Germanici Aratea p. 72 Breysig
  4. Nonnos 17.48-61 pri vespermanĝo por Bakĥo fare de Brongos; la problemo estas ke en la 55-a verso temas pri festenfaranto nome Ikarios!

Literaturo redakti

 
morto de la Nemea leono; vazo de la 6-a jarcento a.K., ĉe Luvro
  • A. S. Hollis (eld.): Callimachus: Hecale (Oksfordo: Clarendon Press, 1990) pp. 341-354 ("Appendix: The Hospitality Scene")
  • P. J. Parsons: "Callimachus: Victoria Berenices". Ĉe: Zeitschrift für Papyrologie und Epigraphik vol. 25 (1977) pp. 1-50