La vera vaniloburbona vanilo (Vanilla planifolia) estas specio de la genro genro Vanilla de tropikaj kaj subtropikaj plantospecioj el la familio de la Orkidacoj (Orchidaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanilo, Vanilla

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj, Monokotyledonae
Ordo: Asparagaloj, Asparagales
Familio: Orkidacoj, Orchidaceae
Subfamilio: Vanilloideae
Genro: Vanilla
Specio: Vanilla planifolia
Vanilla planifolia
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La specio estas ĉiamverda, plurjara, grimpoplanto, kiu enradikiĝas en la tero aŭ vivas duonepifite. La dika, verda, kalva, unupieda trunko disbranĉiĝas de tempo al tempo kaj estas sukulenta. La griz-verdaj radikoj ekkreskas ĉe ĉiu nodo de la trunko. Ĝiaj folioj estas lede dikaj kaj karnecaj; ili povas esti grandaj kaj oblongaj aŭ skvamformaj.

La grapola floraro estas mallonga kaj dense ekipita de floroj. La mallongvivantaj floroj estas okulfrapaj. La sepaloj estas liberaj. La fruktoj estas botanike oblongaj kapsuloj aŭ ledaj beroj. En la komerco ili nomiĝas „vanilaj guŝoj“ kun tre multaj etaj semoj kiel ĉe ĉiuj Orkidacoj.

Disvastigo redakti

 
disvastigo de la genro Vanilla tutmonde.

La disvastigejo de la specio estas la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la diversaj kontinentoj. Ekzistas arealoj, kie la genro kreskas en la suda Nordameriko, sur la Karibio, en Mezameriko, Sudameriko, Centrafriko, Madagaskaro, Sudorienta Azio kaj sur la okcidentaj pacifikaj insuloj. La origina disvastigo de la plej multaj specioj estas Sudameriko.

Uzado redakti

La plej konata specio de la genro estas la vera vanilo (Vanilla planifolia). El la fermentitaj kapsuloj („vanilaj ĝuŝoj“) de tiu planto oni faras la spicaĵon vanilo. Ankaŭ aliaj vanilaj specioj, kiel la Tahitia-vanilo (Vanilla tahitensis kaj Vanilla pompona) estas uzataj komerce. Ankaŭ tiuj ĉi Vanilo-specioj povas esti uzataj en la kuirarto. La enhavosubstancoj estas iomete diversa kaj la aromo ne estas tiom frukta kiel ĉe la vera vanilo. La Tahitia vanilo ĉefe etas uzata por fari kosmetikaĵojn.

Eksteraj ligiloj redakti