Verda Partio de Kosovo

La Verda Partio de Kosovo - albane Partia e të Gjelbërve të Kosovës - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en la juna ŝtato Kosovo kun grandparte albana enloĝantaro, memstara nur ekde februaro 2008 kaj antaŭe aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. [1] La partio estas memstara parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Verda Partio de Kosovo
Partia e të Gjelbërve të Kosovës
partia emblemo
Verda partio
Lando  Kosovo
Estro Daut Maloku
Fondiĝo septembro 1991
Lingvo(j) albana
Retejo www.pgjk.org
vdr

La nacia verda partio por la teritorio de Serbio cetere nomiĝas Verduloj de Serbio - serbe latinigite Zeleni.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vidu ankaŭ la artikolon pri la Unuiĝintaj-Nacioj-Misio pri Intertempa administrado de Kosovo (UNMIK - la esperanta titolo estas iom tordita, sed tiel ĝi kongruas al la internacia mallongigo).