Verda Stelo (koruso)

Verda Stelo estas nomo de ĥoro de Madrido, Hispanio, kreita de Pedro Vilaroig kaj Juan Carlos Ruiz Sierra en la jaro 1984, ene de Madrida Esperanto-Liceo, kun la celo krei novan koncepton de muzika ludado.

La koruso komencis kanti en Esperanto, unue en malgrandaj esperantistaj kunvenoj kaj iom post iom etendante siajn ludadojn al pli ampleksa spaco. Ĝi riĉigis sian repertuaron per folkloro kaj klasikaĵoj en aliaj lingvoj, cele al aŭdaca kaj ampleksa formo de arta ludado. La Korusa Asocio Verda Stelo oficiale stariĝis en Madrido la 12an Decembro 1985. Inter la celoj de la asocio estas: promocii inter siaj membroj la intereson por la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia rilato kun la muziko kaj la folkloro kaj esti vehiklo de kultura interŝanĝo inter diversaj etnoj per la muziko kaj la lingvo Esperanto.

Okaze de la 78-a Universala Kongreso de Esperanto de 1993 ĝi prezentis, en la Muzika Palaco de Valencio, la kantaton en Esperanto "La profil' de viaj spuroj", komponita surbaze de teksto de Miguel Fernández, fare de ĝia direktoro kaj fondinto Pedro Vilaroig, akompanata de la Simfonia Orkestro de Valencio.

La koruso Verda Stelo estas membro de la Korusa Federacio de Madrido, partoprenante en ĝiaj aktivecoj ene kaj ekster la Madrida Komunumo (regiono).

En la jaro 1987 estiĝis la Orkestro Verda Stelo, kiu koncertis kaj akompanis la koruson dum kvin jaroj. Nuntempe la koruso, direktita de Laura Carballo, havas proksimume tridek gekantistojn kaj faras siajn kantoprovojn en la preĝejo San Francisco el Grande de Madrido; en tiu ĉi preĝejo ĝi partoprenis en kelkaj elsendoj de la Hispana Televido. Ĝia repertuaro en Esperanto estas multnombra, en kiu elstaras la "Ave Maria" komponita de Pedro Vilaroig.