Veritas

usona teknologia firmao

Veritas estas usona teknologia firmao. Ĝia ĉefsidejo ĝis septembro 2018 estis en Mountain View (Kalifornio), kaj tiam translokiĝis nur 6 kilometrojn[1] orienten al Santa Clara (Kalifornio).[2] Ambaŭ urboj estas parto de la tiel nomata Silicia Valo. La firmao Veritas ĝis 2005 estis listigita en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500. Tiam la konkura firmao Symantec aĉetis ĝin, daŭrigante la kompanian agadon, sed iom pli ol jardekon poste, en 2016, denove vendis ĝin, tiel ke nun la firmao denove estas sendependa unuo.

Veritas
Veritas
negoco • entrepreno • privata firmao vd
Dum 1989 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Gen Digital
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Sidejo Mountain View
Lando Usono
Dungitoj 7 000 (stato: 2020)
Agokampo programaro
programaro
Posedata de Carlyle Group vd
TTT https://www.veritas.com/ Oficiala retejo
vdr

La markonomo "Veritas" signifas en la latina vero.

la ĉefsidejo en Mountain View, fotita en 2007

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti