Verkoj pri Esperanto-historio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Verkoj pri Esperanto-historio informas pri la historio de la lingvo kaj movado Esperantaj. Ili okupiĝas aŭ pri la tutmonda movado, pri unuopaj landoj, regionoj aŭ urboj, pri organizoj aŭ specifaj temoj aŭ pri personoj (biografioj). Kelkaj verkoj kompreneble estas pli enfluhavaj kaj gravaj ol aliaj; la kvalito de historio-verko povas dependi de

  • la uzo de (novaj) fontoj kaj la kono de la fakliteraturo;
  • la stilo;
  • la didaktika valoro;
  • la resumo de la stato de la esploro.

Ĝenerala kritiko redakti

Ulrich Lins en 1988 kritikis la koncernan literaturon en Esperanto tiel:

  • Precipe, la aŭtoroj estas amatoroj, nehistoriistoj, kvankam tio ne nepre diras ke ili estas malseriozaj.
  • La aŭtoroj ofte havas pedagogian tendencon kaj volas eduki la esperantistojn, doni al ili memfidon kaj kuraĝigi ilin. Sekve, oni emas transdoni mitojn kaj silenti pri malsukcesoj.
  • Ili ofte kontentiĝas per kronikoj kaj priskriboj, sen profunde analizi sian temon.
  • La plej multaj kontribuoj estas nedetalaj, supraĵaj aŭ tro ĝeneralaj.
  • La kvanto de referencoj estas limigita, nur malmultaj aŭtoroj entreprenas penan serĉadon en arkivoj aŭ sisteman trastudon de la plej gravaj Esperanto-gazetoj.[1]

Eblas aldoni pliajn kritikojn. Plej multaj verkoj limigas la perspektivon al la interna evoluo de la Esperanto-movado. Nur malmultaj aŭtoroj ligas ĝin kun la ĝenerala historio de la "ekstera mondo", ekzemple studante Esperanton en ĝiaj rilatoj al pacismo, socialismo, vegetarismo aŭ aliaj internaciaj movadoj de la priesplorita epoko, kvankam ofte la protagonistoj estis aktivaj en pluraj "movadoj" samtempe, ne nur en la Esperanta.

Historia superrigardo redakti

Frua mencio redakti

En la unuaj jaroj de Esperanto, en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, ekzistis foje eta rerigardo, sed nenia historiografio. La Esperanto-historiografio komenciĝas per artikola serio de Louis de Beaufront en 1903.

Ondo de 1912 redakti

 
Edmond Privat: Historio de la lingvo Esperanto, Ĝenevo 1912

Poste estis eta ondo da verkoj rilate al la arĝenta, do 25-jara jubileo de Esperanto, en 1912, kun la verkoj de Edmond Privat, Andreo Fiŝer (1911) kaj Adam Zakrzewski (1913).

Intermilita epoko redakti

Inter la mondmilitoj aperis lerniloj, kiel la verko de J.R.G. Isbrücker. Tiaj verkoj ofte celis estis bazaj stud-libroj por prepari studentojn al lingvaj ekzamenoj, dum kiuj ankaŭ estis ekzamenitaj bazaj konoj pri la Esperanto-historio. Elstaris en tiu epoko precipe Enciklopedio de Esperanto (1934).

Post la dua mondmilito redakti

La verkoj pri Esperanto-historio fariĝis pli kaj pli diversspecaj. Aparte menciinda estas Esperanto en Perspektivo (1974). Aperis ankaŭ specialaj studoj, kiel La Danĝera Lingvo de Ulrich Lins. Multaj studoj pri lokaj aŭ regionaj Esperanto-movadoj aperis okaze de iuj "rondaj" naskiĝtagoj, ekzemple 90- aŭ 100-jara ekzisto de klubo aŭ organizo. Post la malapero de Sovetunio kaj de la iama soveta bloko en 1989/1990 aperis relative multaj studoj en tiu mondregiono, kiuj eluzis la novan liberecon skribi kaj publikigi pri temoj ĝis tiam ne oportunaj aŭ eĉ malpermesitaj, kiel ekzemple biografioj de Esperantistoj murdigitaj en 1937 dum la Stalina teroro. En Germanio aperis pluraj verkoj pri la Esperanto-movado en la ĵus malaperinta GDR.

En la belartaj konkursoj de UEA de 2017, premiiĝis la eseo La esperantisto de la jaro (1887-1997). Laŭ la enkonduko, "eblas legi la raporton kiel neortodoksan koncizan historion de nia movado".[2]

Unuopaj verkoj redakti

Listigitaj estas nur iom gravaj monografioj. Ekzistas multaj pliaj studoj en formo de artikoloj aŭ en diversaj periodaĵoj aŭ festlibroj. Pri ili vd. la eksterajn ligilojn cititajn je la fino de tiu ĉi artikolo.

Internacia movado kaj ĝenerala historio de Esperanto redakti

Cetere, pluraj verkoj havas la titolon Historio de Esperanto.

Laŭ landoj redakti

Belgio redakti

Ĉeĥoslovakio redakti

  • 1983: Stanislav Kamarýt. Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio1983

Germanio redakti

Historio de Esperanto en germanaj regionoj kaj urboj, laŭ ties alfabeta ordo (plej novaj verkoj supre):

Katalunio redakti

  • 1984: Josep Sala; Joan Torres. L’esperanto a Olot. Olot: Aubert impressor, 1984.
  • 1985: Jean Amouroux, Robert Lloancy; Marie-Thérèse Lloancy. Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon. Perpinjano: Ed. Conflent, 1985.
  • 1987: Narcís Fluvià i Figueres. "Cronologia de l’esperantisme català". En: Marjorie Boulton. Zamenhof, autor de l’esperanto. Barcelono: Llamp-KEA, 1987.
  • 1987: Ĝirona Espero. Girona: Ĝirona Espero, 1987. 30 p.
  • 2002: Xavier Margais i Basi: El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, col. Arbre de Mar núm 6. Palma, 2002. ISBN 84-95694-29-8. 372+16 p.
  • 2004: Francesc Poblet i Feijoo: Els inicis del moviment esperantista a Catalunya – La komenca esperanto-movado en Katalunio. Constantí: Kataluna Esperanto-Asocio – O Limaco Edicions, 2004. ISBN 84-933380-5-2. 120 p.
  • 2005: Antonio Marco Botella: Esperanto en Katalunio (1887-1987). Barcelono: Barcelona Esperanto-Centro, 2005. ISBN 84-933700-1-0. 358 p.
  • 2008: Francesc Poblet i Feijoo: El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona. La consolidació del moviment esperantista als Països Catalans. – La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. La firmigo de la esperanto-movado en la Kataluna Landaro. Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2008. ISBN 9788493672812. 140 p.

Nederlando redakti

Pollando redakti

Svislando redakti

  • 2006: Andreas Künzli. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006

Laŭ temoj redakti

Germana Esperanto-Asocio (GEA) redakti

Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) redakti

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) redakti

Mondpaca Esperantista Movado (MEM) redakti

  • 1978: Koncize pri MEM 1953-1978. Praha 1978

Persekutoj kontraŭ esperantistoj redakti

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) redakti

Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA) redakti

  • s.j.: Tage Lindbom. Sveda laborista movado. S.l.: Sveda Laborista Esperanto-Asocio s.j.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo redakti

Universala Esperanto-Asocio (UEA) redakti

Natursciencoj kaj tekniko redakti

Biografioj kaj person-rilataj leksikonoj redakti

Biografioj kaj aŭtobiografioj de Esperantistoj ordigitaj alfabete laŭ ties familiaj nomoj (plej novaj verkoj supre). Leksikonoj kun biografiaj artikoloj pri esperantistoj de iu lando vd. sub la landonomo.

Martin Blicher redakti

  • Martin Blicher. El mia esperantista vivo. (Aŭtobiografia skizo kaj memoroj). S.l.: tk 1967.

Philip Buttinger redakti

  • s.j.: Awtobiografio [tiel, legu Aŭtobiografio] de nederlanda SS-soldato en Anglio. London: Philip Buttinger s.j.

Andreo Cseh redakti

Italaj esperantistoj redakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Hector Hodler redakti

Hans Jakob redakti

  • 1995: Hans Jakob. Servisto de l' Ideo. 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio 1908-1958. (Aŭtobiografio editorita de Mark Fettes). Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo 1995

Teo Jung redakti

  • 1979: Teo Jung. Ĉiu Ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimisto (aŭtobiografio). Antverpeno, La Laguna: tk, Stafeto 1979

Kroataj esperantistoj redakti

  • 2002: Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurdevac: aŭtoro 2002

Lanti redakti

Aleksandr Saĥarov redakti

  • 1993: Aleksandr Saĥarov. Rememoroj de centprocenta esperantisto. (Aŭtobiografio). Moskvo: Impeto 1993

Svedaj esperantistoj redakti

  • 1931: Jubileums-Matrikel, Jubilea matrikulo 1931. Stockholm: Sveda Esperanto-Federacio (SEF) 1931

Svisaj esperantistoj redakti

  • 2006: Andreas Künzli. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006

Wilhelm Heinrich Trompeter redakti

Vladimir Varankin redakti

L.L. Zamenhof redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lins 1988, vd. la literaturliston.
  2. Javier Alcalde (2017). "La Esperantisto de la jaro (1887-1997)". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.129-145.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti