Türkheim
Türkheim [TURKhajm] estas foira komunumo en la distrikto Unterallgäu en la administra distriktaro Ŝvabio en Bavario. Fine de decembro 2022 Türkheim havis 7439 loĝantojn. Per tiu nombro ĝi estas la kvare plej granda komunumo en la govio kaj la plej grava parto de la komunumaro Türkheim.
Türkheim | ||||||
| ||||||
foira komunumo en Germanio • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | |||||
Distrikto | Distrikto Unterallgäu | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Türkheim | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 08245 | |||||
Poŝtkodo | 86842 | |||||
Aŭtomobila kodo | MN | |||||
Oficiala Municipokodo | 09778203 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 7439 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 4′ N, 10° 37′ O (mapo)48.06666666666710.616666666667Koordinatoj: 48° 4′ N, 10° 37′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 598 m | |||||
Areo | 23,52 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.tuerkheim.de | |||||
Geografio
redaktiTürkheim estas mezŝvaba komunumo en la nordorienta fino de la Algovio kaj en la suda fino de la naturparko Okcidenta Arbaro de Aŭgsburgo apud la rivero Wertach [vertaĥ].
La koordinatoj estas:
10° 38' 0 E (10.6333 ) - 48° 4' 0 N (48.0667)
Aŭtomobila distrikta signo: MN (Mindelhejmo)
Poŝtkodo: 86 842
Komunuma strukturo kaj najbaraj komunumoj
redaktiEkzistas kvar Gemarkungen: La ĉefkomunumo Türkheim, Irsingen en la sudo, Türkheim-Bahnhof (stacidoma parto) en la sudokcidento kaj Berg ("monto") en la nordo.
Merkatkomunumo Tussenhausen | Ettringen Berg . |
Radioelsendstacio Wertachtal |
Unter- Rammingen Ober- |
Amberg | |
Türkheim-Bahnhof Urbo Bad Wörishofen |
Irsingen | Wiedergeltingen |
Komunumaro kaj partneraj komunumoj de Türkheim
redaktiPartoj de la komunumo Türkheim estas la stacidoma parto Türkheim-Bahnhof, Berg, Irsingen kun Zollhaus (Unterirsingen).
Amberg, Rammingen (suba kaj supra parto) kaj Wiedergeltingen estas memstaraj komunumoj sed ankaŭ parto de la komunumaro.
Türkheim havas ekde la 1990-aj jaroj sudhungaran partneran komunumon, kiu nomiĝas Vaskút.
Kulturo kaj lernejoj
redaktiTürkheim havas komunuman libraron, hejmregionan muzeon, bazlernejon, ĉeflernejon (kun aldonebleco) kaj gimnazion. Dufoje en la jaro estas bazaro en la urbo, dum aŭgusto estas la plej granda sudgermana bazaro de brokantaĵoj.
Trafiko
redaktiLigo al la aŭtovojo
redaktiA96 (Lindaŭo-Munĥeno), eliro Bad Wörishofen/Türkheim.
Ĉirkaŭvojo
redaktiLa ĉirkaŭvojo ekzistas ekde la 28-a de julio 2003.
Trajno
redaktiKrucstacio Türkheim-Bahnhof. De tie oni povas veturi al Aŭgsburgo/Munkeno, Memingeno-Zuriko kaj Bad Wörishofen.
Fontoj
redakti- Türkheimer Wegweiser – Die wichtigsten Adressen für Bürger in der VG Türkheim
- Broschüre Markt Türkheim
- Türkheim – Markt mit Herz – Ortsplan