Viandovendejo
butiko kiu vendas viandon
Viandovendejo (foje ankaŭ Viandejo aŭ viandvendejo) estas vendejo kie oni komercas diversajn tipojn de kruda viando por homa konsumo (kuirado, nutrado). Ĝenerale en viandovendejo oni plenumas la finajn taskojn de procezado kiaj dispecado kaj muelado de la viandaĵoj. La minimuma necesaĵo de viandovendejo konsistas el industria frostujo, tabulo por dispecado, aro de tranĉiloj kaj friduja montrovendilo.
Historio redakti
Tipoj de viandovendejoj redakti
- Kolbasvendejo - Apecializita en la komercado de kolbasoj.
- Tripovendejo - Kie oni vendas la diversajn internaĵojn de animaloj.
- Kokvendejo - Kie oni distribuas viandojn de la diversaj kortobirdoj: meleagro, koko, ktp.
- Ĉevalviandejo - Kie oni vendas ĉevalviandon.