Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/4

Diversejo redakti

salajra dumpingo - malaltkosta dungado - kontingento de enmigrantoj redakti

dumpingo kaj kontingento estas ekzistantaj artikoloj, tamen ili ne enhavas la nociojn de "malaltkosta dungado" (salajra dumpingo) kaj "kontingento de enmigrantoj" (limigita nombro da enmigrantoj). Ĉu por tiuj nocioj necesus nova artikolo aŭ oni aldonu ilin en la ekzistantajn?--Riŝo (diskuto) 17:55, 10 Feb. 2014 (UTC)

(Laŭ mi) oni povas aldoni en ekzistantajn artikolojn. --pino (diskuto) 08:53, 12 Feb. 2014 (UTC)
Miaopinie la vorto "salajra dumpingo" estas nefaka kaj evitinda. Dumpingo ja estas difinita kiel "vendi kontraŭ prezo, kiu estas pli malalta ol la kostoj por produkti ĝin". Es la kazo de salajroj, tio signifus, ke la ofertanto de laborantoj ofertas ilin malpli kare ol ili kostas al li, aŭ ke li mem pagas al ili tro multe, ĉar li per ilia laboro ne gajnas sufiĉe multe da mono por kovri siajn kostojn. Sed tion la vortuzado de "salajra dumpingo" ja ne volas diri, ĝi volas esprimi tute la kontraŭon: ke la dunganto pagas tre malmulte al la laborantoj (ĉu ne?). Pro tio la vorto estas ne klare difinita, kontraste al la vorto dumpingo mem. --Bel Air (diskuto) 20:52, 9 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, (and sorry for continuing in English ;-) can someone of your physicists please take a look at the mentioned article. It seems like a private theory of the "Presidente de Advanced Dynamics S.A." and it got 4 deletion requests in other languages. The article in sv:WP has been deleted already. Dankon. --Gerold Broser (diskuto) 20:38, 1 Apr. 2014 (UTC)

Ŝajnas al mi, ke la artikolo estas simple ies privata, kabineta teoriumado (por diri la aferon ĝentile). Antaŭ ol ĝi estas publikiginda en enciklopedio, devas ekzisti eksteraj referencoj, kiuj ne estas verkitaj de la teori-aŭtoro mem kaj kiuj objektive pritaksas la teorion. La artikolo estas nekomprenebla, kaj lingve kaj afere. Ĝi estas tuj foriginda, kiel la alilingvaj similaj artikoloj. --Surfo 13:16, 2 Apr. 2014 (UTC)
Mi ĵus proponis ĝian forigon. Bonvolu daŭrigi la diskuton sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 3 Apr. 2014 (UTC)

Mallegindigi artikolon redakti

Mi malkovris, ke la artikolo Nudelo estas “leginda”, malgraŭ tio, ke ĝi estas mallonga kaj havas neniun fonton. Mi volis proponi, ke oni forigu ĝin de la listo de legindaj artikoloj; mi trovis paĝon Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj, sed ne ekzistas Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj. Ĉu indas krei ĝin? Mutichou (diskuto) 21:10, 4 Apr. 2014 (UTC)

@Mutichou: Bona ideo. Mi jam kreis la paĝon Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj. Eble vi ja havas ideon pri aldono al ĝia enkonduko. --Tlustulimu (diskuto) 08:31, 5 Apr. 2014 (UTC)
Fakte mi konsentas, ke la artikolo nudelo en ĝia aktuala stato absolute ne plenumigas la minimumajn kondiĉojn por leginda artikolo. Ŝablono por aldono de fontoj kun minaco mallegindigi ĝin jam estis metita en novembro 2012. Ĉar tio ĝis hodiaŭ restis senrezulta mi permesis al mi forigi ĝin el la listo de legindaj artikoloj. Memkompreneble, ĉiu, al kiu malplaĉas tio, estas elkore invitita, ampleksigi la artikolon kaj aldoni la necesajn fontojn kaj reproponi la tekston por la listo de legindaj artikoloj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:45, 7 Apr. 2014 (UTC)
Almenaŭ baze ni povus sekvi iujn procezojn, ekz. por ekslegindigi. Do ekz. proponi artikolon en a nove kreita Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj. Mi ĵus malfaris la forigon de la leginda statuso. (mi ja tute konsentas pri ekslegindigo sed dume ĉi tie ne funkcias ekslegindigo laŭ volo de unu uzanto (kiel ekz. en skwiki)) --KuboF (diskuto) 18:29, 16 Apr. 2014 (UTC)
Dume DidiWeidmann denove ekslegindigis la artikolon sen anticipa diskuto. Poste li klarigis al mi la situacion kaj asertis (pri kio mi tute konsentas), ke la artikolo neniel meritas legindan statuson. Tamen mi opinias, ke ekslegindigo sen anticipa diskuto kaj malgraŭ kontraŭo ne estas taŭga maniero. Por pliprogresigi la diskuton mi ŝatus koni opinion de la komunumo pri ekslegindigo kaj ekselstarigo de artikoloj, kiuj ne plenumas respektivajn kriteriojn (legindaj, elstaraj). Mi dume observas precipe kontroleblecon de faktoj (punkto 2 en respektivaj paĝoj), precipe per entekstaj referencoj.
Unu el ebloj estus aŭtomate ekslegindigi ĉiuj legindajn kaj elstarajn artikolojn, kiuj estas dum pli ol jaro markitaj pri senfonteco kaj daŭre enhavas eĉ ne unu referencon.
Aliokaze ni denove malfaru ekslegindigon de Nudelo kaj unuopajn artikolojn (po akceptebla kvanto, ekz. po maksimume 2 dum semajno) proponu por ekslegindigoekselstarigo en koncernaj paĝoj.
(pardonu pro longa diskutero) --KuboF (diskuto) 18:26, 18 Apr. 2014 (UTC)
diskuto la mallegindindeco de la artikolo nudelo estis jam anoncita antaŭ preskaŭ jaro (vidu la ŝablonon en la artikolo), la afero estis diskutita ĉi-tie, kaj la fakto, ke ĝi ne meritas en ĝia nuna formo la atributon "leginda" estas preter ĉiu dubo. Mi persone ne emas investi momente tempon al tiu artikolo, sed se ĝi estas al vi grava, tiam perlaboru ĝin, ke ĝi meritu tiun kvaliton. La artikolo, kiam mi lastfoje konsultis ĝin, longis je malpli ol 4000 bitokoj kaj enhavis eĉ ne unu referencon kaj la informoj en ĝi estis minimumaj. Do se vi deziras, ke la artikolo reaperu kiel leginda, tiam prefere investu vian energion al la artikolo ol ĉi tie malfermi longan kaj energiraban diskuton. Cetere mi atentigas, ke por relegindigi la artikolon necesas, ke oni denove voĉdonu pri ĝi. En ĝia nuna formo mi persone voĉdonas kontraŭ ĝia legindindeco, kaj mi dubas ke multaj aliaj subtenus la legindindecon de tia artikolo, kiu neniel plenumigas la necesajn kriteriojn. Cetere vi prave atentigas, ke estas ankaŭ pluraj aliaj artikoloj "legindaj" kaj "elstaraj", kiujn oni devus fakte malklasigi. La kriterioj estas tre klaraj, kaj artikoloj, kiuj tiujn kriteriojn ne plenumigas aŭ ne plu plenumigas (la kondiĉoj pri "legindeco" kaj "elstarecoj" fariĝis pli severaj dum la evoluo de Vikipedio, ĉar evidente la nivelo altiĝis!) devas perdi tian atributon, se ni ne agas tiel, tiam la atributoj "leginda" aŭ "elstara" mem fariĝas sensignifaj! Estas kazoj, kiuj estas limaj, kaj kiujn oni povas diskuti, estas aliaj kiel nudelo, kiuj estas tiom evidentaj, ke eĉ ne indas diskuti. Do kiel dirite, se vi perlaboras la artikolon konforme, repronu ĝin kiel leginda, kaj tiam ankaŭ mi volonte subtenos legindecon. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:27, 18 Apr. 2014 (UTC)
Por precizigi: La fakto, ke la diskuton partoprenis nur du homoj, ne signifas, ke ĝi ne okazis, sed evidente ne trovis la intereson de la aliaj.DidiWeidmann (diskuto) 19:44, 18 Apr. 2014 (UTC)

Rilate la ceteraj "legindaj" kaj "elstaraj" artikoloj: Ni devas distingi: En la kazo de nudelo la manko de la referencoj estis nur la lasta decida kriterio. La artikolo ankaŭ la ceterajn kondiĉojn ne plenumigis, nome leginda kaj elstara artikolo devas trakti temon per certa profundeco, tio signifas, ke ĝi devus havi minimuman longecon. Tiu longeco ne estas difinita nuntempe pere de bitokoj, sed mi dirus, ke artikolo kun longece de malpli ol 8000 bitokoj nur en esceptaj kazoj estu leginda. Por elstareco longecu estu super 30000 bitojoj. Mi proponas: Artikoloj, kiuj nur la kriterion pri referencoj ne plenumigas, oni listigu en aparta diskutopaĝo kaj ni kune kunlaboru, por aldoni la necesajn referencojn. Tio eblas ekzemple konsultante la nacilingvajn versiojn de la artikoloj. Se temas pri kazoj kiel "nudloj", kiuj ankaŭ sendepende de la referencoj estas tre mizeraj kaj mallongaj, tiam oni ilin, metu sl la listo de la artikoloj proponitaj por mallegindigo aŭ malelstarigo. Se tiam ne venas post kelkaj tagoj protesto pri malklasigo aŭ promeso sub honoro de la promesanta uzanto ĝis certa dato plibonigi la artikolon, tiam la artikolo aŭtomate estu mallegindigita aŭ malelstarigita!DidiWeidmann (diskuto) 19:44, 18 Apr. 2014 (UTC)

Mi cetere ĉi-tie volas vin ĉiujn kuraĝigi, ke vi kunhelpu, ke plej eble multaj el artikoloj nun minacataj perdi sian elstarecon aŭ legindindecon povu ĝin konservi. Do helpu altigi ilian kvaliton! Kaj samtempe vi estas invititaj al legindigo kaj elstarigo de novaj artikoloj!DidiWeidmann (diskuto) 19:47, 18 Apr. 2014 (UTC)
Didi, pripensu kion vi postulas de aliuloj kaj kion faras vi mem. Unue, vi parolas pri „energiraba diskuto” kaj poste skribas 3-oble pli longan. Due, vi sen anticipa diskuto, nur laŭ rimarko de unu uzanto, eĉ post kreo de nova paĝo por ekslegindigi artikolojn kaj sen alia komunume pridiskutita maniero proprainiciate forigis statuson de artikolo kaj aldone eĉ postulas baloton por redoni la statuson - iom neekvilibra, ĉu ne? Ni traktu ĉiujn artikolojn same - aŭ ni forigu statuson de ĉiuj senreferencaj artikoloj (markitaj dum pli ol jaro) sen diskuto aŭ ni diskutu pri ĉiuj (ja paĝoj por tiuj diskutoj ekzistas).
Se tiu ĉi diskuto ne ekhavos esence novajn erojn, mi post unu horo restarigos staton de antaŭ nia disputo kaj mi petas ne ŝanĝi ĝin ĝis la afero estos findiskutita. --(diskuto) 20:42, 18 Apr. 2014 (UTC)
Kara diskuto mi petas vin ne restarigi la legindecon de la artikolo nudelo sen esence pliboni ĝin! Vi farus vere fiservon al nia vikipedio, se vi defendas la legindecon de tiel mizera artikolo!DidiWeidmann (diskuto) 20:57, 18 Apr. 2014 (UTC)
Por ke estu klara: En novembro 2012 (do antaŭ 15 monatoj!!!) estis aldonita al la artikolo nudelo la ŝablono, ke mankas fontoj kun la minaco, ke tia artikolo povas perdi la statuson de legindeco. Dum tiu tempo neniu aldonis la referencojn kaj ankaŭ neniu pliponigis la tekston. Ĉi-tie estis postulita en la diskutopaĝo mallegindigi la artikolon. Mi klarigis, ke mi intencas mallegindigi tiun artikolon. Neniu protestis kaj do mi tion faris en mia funkcio kiel administranto - antaŭ du semajnoj kaj ĝis hodiaŭ neniu protestis, sen validaj argumentoj KuboF nun nuligas tiun agon sen tamen esence plinboni la artikolon, tio fakte ne estas tolerebla!DidiWeidmann (diskuto) 21:21, 18 Apr. 2014 (UTC)
DidiWeidmann, mi petas vin ne arbitre decidi pri legindeco / elstareco / forigeco de artikoloj sen esence diskuti pri ĝi! Vi faris vere fiservon al nia vikipedio, ke vi ne laŭis kutimojn eĉ post rekta kontraŭo!
Ankaŭ bonvolu ne mistifiki, ke vi unue menciis vian intencon ekslegindigi kaj nur poste tion faris aŭ ke vi eĉ diskutis pri tio anticipe (se jes, bonvolu tion pruvi, kion vi ĝis nun, malgraŭ mia rekta peto, ne faris): unue vi ekslegindigis la artikolon (22:41, 7 Apr. 2014), poste vi (nur) menciis la ekslegindigon en la paĝo pri ekslegindigado (22:47, 7 Apr. 2014), nur poste vi la aferon menciis en Diskutejo (22:45, 7 Apr. 2014) kaj Diskuti en sufiĉe bona loko vi komencis nur je 19:29, 18 Apr. 2014. Ankaŭ ne mistifiku, ke diversaj kontribuantoj postulis ekslegindigon - estis unu propono kaj vi jam efektivigis. Kaj tio estis nelonge post apero de nova paĝo, kiu estis kreite nur por trakti ekslegindigon, kion vi certe sciis (aliokaze vi malfacile tien ion skribus). Cetere, eĉ nekonante la novan paĝon vi povintus proponi ekslegindigon en Vikipedio:NPEA, kio ja efektive jam okazis ĉe alia artikolo kaj la artikolo estis ekslegindigita.
Kaj ne asertu, ke mi defendas la artikolon, kvankam mi mem plurfoje klarigis, ke defendas ne ĝin sed la procezon. Ekz. mi en Majo 2013 menciis, ke ni povas forigi elstaran kaj legindan statuson de ĉiuj senreferencaj artikoloj - ĉu tio signifas, ke nun ni tion faru? Mi ankaŭ proponis uzadon de {{Urĝe korekti}}, sed neniu reagis - ĉu ni uzadu ĝin? Mi ankaŭ diris, ke ni prefere forigu eternajn ĝermetojn - ĉu ni ilin nun tuj ĉiujn forigu? Mi ja povas diri al vi, ke vi ilin pligrandigu... (mi ja ŝatus iun sojlon, ekz. "sen referencoj dum jaro", por povi facilege forigi statuson de LA / EA). Ankaŭ estis klare decidite, ke ŝablonon {{El}} oni ne plu uzadu - ĉu mi ĝin nun forigu? Rilatu al homoj tiel, kiel vi volas, ke ili rilatu al vi. Ne postulu de aliuloj tion, kion vi mem faras tute male.
Ĉiuokaze, vi mem skribis, ke kazoj kiel "nudloj", [..] oni ilin, metu sl la listo [...] Se tiam ne venas post kelkaj tagoj protesto [...] tiam la artikolo aŭtomate estu mallegindigita aŭ malelstarigita! ([1]). Mi esperas, ke por vi "listo" ne signifas "kategorio", precipe sen funkcianta infrastrukturo (kiel plisimpligita sciigado pri novaj eroj) kaj sen klare prezenti la aferon.
Ĉar Didi sendiskute forigis legindan statuson de unu artikolo kaj estis forta kontraŭo kontraŭ tia ago mi restarigas la staton kaj petas pri diskutado ĉu pri tiu ĉi konkreta artikolo aŭ (prefere) pri kvalit-sojlo por prilabori neakcepteblajn legindajn / elstarajn artikolojn. --KuboF (diskuto) 00:59, 19 Apr. 2014 (UTC)

Evoluo redakti

Dume estis prilaborita la paĝo Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj (ankoraŭ pli-malpli nura propono) kaj kreita {{NPLA}}.

Mi cerbumas ĉu prefere ŝanĝi nomon de tiuj statusforigaj procezoj - nia celo prefere estu havi multajn bonajn artikoloj, ne forigi ilin statuson. Ekz. povus esti Revizio de legindaj artikoloj kaj Revizio de elstaraj artikoloj (bonvolu diskuti tie).

Dume ne estas bone priskribitaj kriterioj por forigi la statusojn kaj ĉiujn artikolojn ni pli-malpli traktas same. Laŭ mi bonus klare maltaŭgajn (ekz. kun longtempe metita avertoŝablono aŭ tute sen referencoj) revizii laŭ rapida revizio (ekz. dum unu semajno), kaj se tiu konkreta manko dum la revizio pliboniĝos, trakti ĝin laŭ kutima longo (mi proponas 30 tagojn).

Kion vi opinias? --KuboF (diskuto) 13:07, 19 Apr. 2014 (UTC)

Bonvolu diskuti pri kriterioj por tuja forigo de statuso. --KuboF (diskuto) 16:47, 22 Apr. 2014 (UTC)

Helpu legindigi la 1000 ne-malhaveblajn artikolojn redakti

Karaj mi ĉi-tie alvokas al kunlaboro, ke iom post iom ĉiuj 1000 ne-malhaveblaj artikoloj fariĝu en Esperanto-vikipedio legindaj artikoloj. Por-ke ili plenumigu tiun-ĉi kondiĉon ili estu ampleksaj, bonstilaj kaj enhavu sufiĉajn eksterajn referecojn.DidiWeidmann (diskuto) 21:01, 8 Apr. 2014 (UTC)

Pri kiuj artikoloj temas?--Dima41 (diskuto) 21:47, 8 Apr. 2014 (UTC)
Plej verŝajne temas pri Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj, dissplitigita en plurajn temojn. --Dominik (diskuto) 22:08, 8 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:Tradukita redakti

Oni rekomendas lastaj sekcioj:
== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

En kiu sekcio estas rekomenda loko por Ŝablono:Tradukita? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:55, 11 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, Marek. Mi kutime metas tian ŝablonon je fino. --Tlustulimu (diskuto) 11:18, 11 Apr. 2014 (UTC)
En sekcio eksteraj ligilo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:07, 12 Apr. 2014 (UTC)
Se mankas regulo, almetu post ĉiuj sekcioj (jen ekzemplo)--Dima41 (diskuto) 14:15, 12 Apr. 2014 (UTC)

Fakte tio ĉi ankoraŭ ne estis interkonsentita. Iuj ĝin metas en la sekcion Referencoj (ekz. laŭ cswiki), iuj al memstara sekcio Fontoj, kiu estas post Eksteraj ligiloj (laŭ skwiki). Mi persone ne ŝatas meton al Referencoj, kiuj estas tradicie uzataj por fidindaj eksteraj fontoj rekte pruvigantaj konkretajn asertojn, ne por informoj pri traduko. Mi pli inklinas al la sekcio Fontoj kaj ŝatus koni opiniojn de aliuloj. --KuboF (diskuto) 18:48, 16 Apr. 2014 (UTC)

En mia vikipedio (pl.viki) tio ŝablono estas en diskuto, ne en artikolo. Mi pensas, ke en eo.viki "Fontoj" estus plej bona loko por ŝablono:Tradukita kaj ekz. Ŝablono:El Monato (Kategorio:Artikoloj laŭ fonto.) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 02:02, 23 Apr. 2014 (UTC)

Kie(l) citi? redakti

Saluton,

hieraŭ anonimulo redaktis la artikolon Malfermita Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko kun la nura celo meti la markojn de la cit-piednotoj (<ref>...</ref>) malantaŭ la interpunkciojn. Do anstataŭ "2010[1]." li metis "2010.[1]" kaj tiel plu.

Niaj help-artikoloj Vikipedio:Referencoj kaj Vikipedio:Citi fontojn ŝajne ne enhavas rekomendon pri tio. Eble ne necesas; sed tiuokaze ni menciu, ke ekzistas libero tiurilate, por eviti tiajn modifojn kaj eble eĉ redaktomilitojn.

Mi inklinas meti la markon antaŭ la interpunkcio, ĉar eble ĝi rilatas nur al parto de la frazo.

Umbert' (diskuto) 19:25, 11 Apr. 2014 (UTC)

Mi pensas ke ni bezonas rekomendon. Laŭ mi estas indiferente ĉu estos "2010[1]." ĉu "2010.[1]" sed estas tre greve por estos ĉiam unu metodo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:03, 12 Apr. 2014 (UTC)
Al mi konata tipografia regulo estas, ke la piednota signo troviĝas antaŭ la punkto, se ĝi koncernas nur la antaŭan vorton. Se ĝi koncernas la tutan frazon aŭ parton de la frazo, tiam ĝi estu post la punkto. Kelkfoje estas malfacile scii kion la aŭtoro celas, sed en la konkreta frazo ŝajnas al mi ke la referenco koncernas ĉefe la jarojn.--Riŝo (diskuto) 18:56, 13 Apr. 2014 (UTC)
Mi konas la saman regulon por la ĉeĥa, pri Esperanto mi ne certas.
Rekomendo (kvankam alienhava) jamestas en Helpo:Referencoj_kaj_piednotoj#Unika_noto_a.C5.AD_referenco. --KuboF (diskuto) 19:05, 16 Apr. 2014 (UTC)

IRC discussion about VisualEditor in April redakti

Saluton!

As you know, the Wikimedia Foundation's engineering department holds monthly office hours to discuss VisualEditor. Please join Product Manager James Forrester to discuss the product and upcoming plans in April.

Saturday 2014-04-19, at 20:00 UTC.

The discussion will be on IRC (w:Internet Relay Chat) at irc://irc.freenode.net/wikimedia-office. For more information on office hours, including how to attend, please see m:IRC office hours. Logs will be posted at Meta afterwards.

If office hours are heavily attended, it can be difficult to get to all questions, but if you want to ask a question and cannot attend or do not speak English, then please e-mail your question to me, and someone will add it to possible discussion topics.

Also, if you are interested in learning more about VisualEditor, please sign up for the meta:VisualEditor/Newsletter. Thank you! Whatamidoing (WMF) (diskuto) 20:16, 14 Apr. 2014 (UTC)

Ĉu literatura verko aŭ eldonita Esperanto-libro? redakti

En la Vikipedio ekzistas multaj artikoloj pri beletraj literaturaj verkoj en diversaj naciaj lingvoj, kiuj enhavas Ŝablono:Informkesto Esperanto-libro; ĉi tiu ŝablono aldonas artikolojn ankaŭ en kelkajn kategoriojn, kaj ili kolektiĝas en Kategorio:Bibliografio de Esperanto. Pro tio ne bone kompreneblas, kio estas temo (objekto) de la artikoloj, ĉar kunekzistas informo samtempe pri literaturaĵo, pri ĝia traduko al Esperanto kaj pri konkreta eldonita Esperanto-libro. Malgraŭ tio, inter la tiamaniere faritaj artikoloj ekzistas eĉ elstaraj: ekzemple, Krimo kaj puno. Samtempe estas konfuzaĵo kun ŝablonoj: estas ŝablonoj Ŝablono:Informkesto Esperanto-libro, Ŝablono:Informkesto Libro neesperanta kaj Ŝablono:Informkesto libro, jam proponitaj por kunigo.
Pro tio mi proponas:

  1. senelstarigi la artikolon Krimo kaj puno (ne klaras objekto de la artikolo);
  2. Transformi la tri antaŭe menciitajn ŝablonojn al sola unueca ŝablono pri literatura verko sendepende de originala lingvo; la ŝablono ne enkategoriigu memstare;
  3. per ĉi tiu ŝablono skribi prefere pri litereruraĵoj, ne pri Esperanto-eldonaĵoj;
  4. subkategoriojn de la Kategorio:Bibliografio de Esperanto laŭ dato anstataŭigi per listoj kaj poste forigi.--Dima41 (diskuto) 13:44, 17 Apr. 2014 (UTC)

Sekureca cimo - rekomendo ŝanĝi sian pasvorton redakti

Post malkovro de cimo en programaro OpenSSL estis serviloj de la Fondaĵo Vikimedio ĝisdatigitaj. Pro preventaj kialoj estis uzantoj devigitaj denove ensaluti per nova plisekurigita programara versio. Kvankam estas neniu pruvo pri rompo de serviloj aŭ perdo de uzantodatumoj, la Fondaĵo Vikimedio rekomendas al ĉiuj uzantoj ŝanĝi ilian pasvorton por maksimuma sekureco de ilia konto.

Tiu ĉi informo kelkan tempon aperu ankaŭ banero super ĉiu paĝo por ke kutimaj kontribuantoj estu konsciaj. Eventuale ĉiu povas "Kaŝi" la baneron. --KuboF (diskuto) 21:37, 18 Apr. 2014 (UTC)

Helpo: Citi fontojn redakti

Estas nenia helpo per ĉi tiu anglalingvaĵo: Helpo: Citi fontoj kaj mankas la akuzativo! --Riŝo (diskuto) 08:08, 21 Apr. 2014 (UTC)

forigita. --pino (diskuto) 08:19, 21 Apr. 2014 (UTC)

Lingvejo redakti

Teknikejo redakti

Wikidata redakti

Por la (urb)estro mis uzas property:p6 ekzemple por BeauneGrenoblo sed ne funkcias por Tourcoing. Ĉu iu komprenas kial ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:00, 2 Apr. 2014 (UTC)

@Pino~eowiki: Sur la Vikidatuma paĝo pri la urbestro, nomo d:Q3123610, mankis la esperanta priskribo, kiun mi ĵus aldonis. La ligilo al la esperanta artikolo jam estis tie. Krome mi metis ligilon al Tourcoing, tiel ke nun ĉio funkcias. :-)
En kiu lingvo vi vidas la interfacon de Vikidatumoj? --Tlustulimu (diskuto) 15:15, 2 Apr. 2014 (UTC)
Mi vidas la interfacon de Vikidatumo en Esperanto. Do la etikedo mankis, multe dankon Tlustulimu! --pino (diskuto) 15:36, 2 Apr. 2014 (UTC)

Nova tiparo en Vikipedio redakti

Mi bedaŭras ke estas nova tiparo en Vikipedio. Ĉu oni povas refari malnovan tiparon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:20, 3 Apr. 2014 (UTC)

Tio ŝajnas esti komuna trajto al ĉiulingvaj Vikipedioj. --Dominik (diskuto) 20:27, 3 Apr. 2014 (UTC)
Jes, mi scias. Tre bedaure. Sed eble estos aldonaĵo (en "mia preferoj") "refari malnovan tiparon"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:34, 3 Apr. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz kaj Dominik:. Mi ĵus vidis vector.css de angla uzanto (en:User:Kephir/vector.css), kiu ŝanĝas ion. Sed mi ne testis la efikon. --Tlustulimu (diskuto) 21:01, 3 Apr. 2014 (UTC)
Dankon. Mi uzis https://www.mediawiki.org/w/index.php?title=User:Cathfolant/typographyrefreshoverride.css&oldid=945892 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:54, 3 Apr. 2014 (UTC)
Mi ĵus kreis novan aldonaĵon (angle gadget) laŭ la germana vikipedio. Ĝi nomiĝas VectorClassic kaj jam estas uzebla en la paĝo de aldonaĵoj. Ĝi grandparte malfaras la refreŝigon de la tipografio de Vector, de la 3-a de aprilo. --Tlustulimu (diskuto) 15:24, 4 Apr. 2014 (UTC)
Dankon. Mi uzis VectorClassic. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:15, 4 Apr. 2014 (UTC)

Nova speciala paĝo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ekde hieraŭ ekzistas nova specia paĝo: Specialaĵo:TrackingCategories. Kial ĝiaj tekstoj ne estas tradukitaj? Ĉu eble la kutimaj uzantoj sur la traduka vikio subite fariĝis neaktivaj? --Tlustulimu (diskuto) 11:42, 11 Apr. 2014 (UTC)

Iu iama tradukisto estas enkarcerigita, alia subite akiris tro multajn postenojn por regule aktivi kaj aliaj aktivas nur kun longetaj paŭzoj. Ĉiuokaze, ĉiu estas bonvena helpi pri tradukado (okaze de intereso mi povas helpi). --KuboF (diskuto) 19:37, 16 Apr. 2014 (UTC)

Ekzistas samtemte du ŝablonoj por unu afero. Mi proponas elekti unu kaj forigi alian.--RG72 (diskuto) 06:05, 13 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, RG72. Mi pensas, ke {{Informkesto etnaj grupoj}} estas la preferinda ŝablono. Ĝi estas ja pli taŭge kreita, pli ofte uzata kaj jam enhavas Lua-modulon. Krome ĝi havas intervikiojn per Vikidatumoj.
Mi ĵus markis {{Informkesto popolo}} kiel evitinda. Mi emus eĉ eligi ĝin el la tre malmultaj artikoloj kaj poste forigi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 11:28, 13 Apr. 2014 (UTC)
Bone, mi konsentas. Dankon!--RG72 (diskuto) 15:03, 14 Apr. 2014 (UTC)

Markiga skripto por la fontoteksto redakti

Saluton. Mi hazarde trovis skripton, kiu markigas la fontotekston de artikoloj: mw:User:Remember_the_dot/Syntax_highlighter. Ĉu mi kreu el ĝi aldonaĵon? Nuntempe la necesa kodo troviĝas je la fino de mia vector.js. --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 18 Apr. 2014 (UTC)

Administrejo redakti

Ŝanĝoj de IPulo 50.151.253.225‎ redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris ĉiujn ŝanĝojn de la IPulo 50.151.253.225‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Li sen antaŭa diskuto enmetis en ĉiujn koncernatajn artikolojn formojn je ĥ. Mi kontrolis en Nova PIV kaj ne trovis tiajn vortojn en ĝi. Nur Psiĥo estas tie, sed kun alia signifo ol psiko. Li krome provis alinomigi du artikolojn. Sed pro teknikaj kialoj ne povis fari tion laŭ la regularo: Matriarkeco kaj Patriarkeco.

Bonvolu atenti dum la sekvaj tagoj, ĉu la ulo denove ŝanĝos same. Se jes kaj li ne diskutas ie, ni devos pripensi forbaron. Mi jam avertis lin. --Tlustulimu (diskuto) 22:03, 21 Feb. 2014 (UTC)

Eble oni povas aldoni fontojn ekster NPIV por la literumo de "psiĥo" (psiĥozo, psiĥiatrio, psiĥoanalizo, profunda psiĥologio ktp) kaj montri ambaŭ komence kaj parenteze en la artikolo, kvankam mi ne vidas la neceson de titolalinomigo. Liaj kontribuoj de kreado de alidirektiloj funkcias bone. --Salatonbv (diskuto) 02:08, 14 Apr. 2014 (UTC)

Ogirko redakti

En la Vikipedio estas artikolo Igor Ogirko kun multaj interviki-ligiloj, kiu estas proponita por tuja forigo kiel memreklamilo. Krome, ekzistas Uzanto:Ogirko, kiu ne faras redaktojn ekster sia uzantopaĝo kaj kies paĝo, eble, estas kreita por la samaj celoj. Eble, endas forbari la konton.--Dima41 (diskuto) 09:43, 2 Apr. 2014 (UTC)

Jes ni povus forigi Igor Ogirko sed ni nepre sekvu aliajn vikipediojn. --pino (diskuto) 15:56, 2 Apr. 2014 (UTC)
La propono por tuja forigo estas forigita. Mi korektis la artikolon pri li, do ĝi rajtas resti, se oni denove ne decidos pri forigado. Tamen fakte apero de la artikolo estas reklamo, kaj en la rusa Vikipedo oni klarigis pri tio (se la artikolo restos, mi pri tio aldonos informon en la artikolo kiel interesa fakto pri la persono). Sed mi opinias, ke Uzanto:Ogirko devas esti forbarita kiel neuzanto de la Vikipedio kreinta la paĝon por reklamo (rompo de Vikipedio:Uzantopaĝo).--Dima41 (diskuto) 07:29, 3 Apr. 2014 (UTC)

Urĝe forbarenda vandalo redakti

Mi petas urĝe forbari vandalon kun ID 93.74.188.151, kiu jam dufoje fuŝis artikolon Vladimir Putin.--RG72 (diskuto) 16:08, 13 Apr. 2014 (UTC)

Elhana vandalas redakti

Estimataj,

Elhana (rasisto de Novosibirsk) daŭre forviŝas informojn pri la Esperanta traduko de Lord of the Rings:

https://en.wikipedia.org/wiki/Translations_of_The_Lord_of_the_Rings https://en.wikipedia.org/wiki/Special:Contributions/37.192.250.101

Antaŭe: https://en.wikipedia.org/wiki/Special:Contributions/178.49.18.203

Informe,

Klivo

Eble ĉu iu, kiu scias anglan lingvon, povas skribi en diskutpaĝo ? --pino (diskuto) 08:20, 16 Apr. 2014 (UTC)
  Farite - mi eĉ redaktis la paĝon en:Translations of The Lord of the Rings, menciante ISBN nombrojn kaj aldonante du referencojn, kiuj definitive pruvas la ekziston de Esperanta traduko de Lord of the Rings. --Dominik (diskuto) 12:04, 16 Apr. 2014 (UTC)
Koran dankon pro la kunlaboremo. Mi petas ke oni foje kontrolu la redakt-historion de Elhana (37.192.250.101)
Klivo (diskuto) 15:57, 16 Apr. 2014 (UTC)
Estimataj, la idioto obstinas: "ISBN given is fake, still no proofs of Allen&Unwin permission to publish that translation." Por Elhana, ĉi tio estas ludo.
Klivo (diskuto) 13:33, 17 Apr. 2014 (UTC)
Mi aldonis ruslingvan tekston al diskutpaĝo, ŝajnigante ke mi ne komprenas pri kio temas!!! En ĝi troviĝas ĉiuj detaloj pri la 1-a eldono. --Dominik (diskuto) 16:16, 17 Apr. 2014 (UTC)

Sama kategorio redakti

Mi kreis Kirko Klemento la 1-a (Bük) kun kategoria branĉo. Baldaŭe mi ekvidis, ke estas artikolo Kirko Sankta Klemento (Prago). Evidentiĝas, ke ambaŭ patronoj estas identaj. Mi ne volas decidi, kiu estas la pli bona (pri la sanktulo estas art. Klemento la 1-a). tial mi donas la taskon al admin. Sufiĉas nur unu kateg. pri patrono. Poste iĝos malplena kateg., kies forviŝon nur adm. povas fari. Do iu bonvolu decidi kaj agi! Antaŭdanke --Crosstor (diskuto) 14:22, 17 Apr. 2014 (UTC)