Vikipedio:Enciklopedio pri Scioj Transversaj Universalaj/Esperantaj statutoj

Esperantlingva statutprojekto redakti

0 - Celo : en la perspektivo de tutmonda uzado de Esperanto en ĉiuj kampoj de la homa aktivado profesia, ekonomika, scienca, eduka, kleriga, necesas konstrui aron da referaĵoj facile alireblaj, bone ordigitaj, kiom eble plej kompletan pri ĉiuj homaj fakoj (artoj, sciencoj, teĥnikoj, ktp), kaj plej sperte verkitan, kun konekto kun aliaj referaĵoj en ĉiuj aliaj homaj lingvoj. Tio ĉi estas Enciklopedio kiu entenas vortaran kaj terminologian parton kaj ankaŭ disvolvitan sciencan parton. En multlingva mondo gravas ke ĉiu esperantlingva referaĵo estu konektita kun kiel eble plej multaj alilingvaj referaĵoj, por ebligi senerarajn kaj precizajn tradukojn el kaj al ĉiuj lingvoj.

1 - Difino : Enciklopedio pri Scioj Transversaj Universalajestas organizaĵo kies celo estas partopreni en la kreado de Enciklopedio en la Internacia Lingvo Esperanto.

2 - Projektoj : Enciklopedio pri Scioj Transversaj Universalajpartoprenas en ĉiu malferma projekto kiuj kongruas kun siaj celoj, kiaj :

  • Vikipedio : la rete malferma multlingva enciklopedio kunverkata sub la GFDL (Gnu Free Documentation License : GNU Permesilo pri Libera Dokumentado), kaj ĝiaj ligitaj projektoj (Wictionnary / Vikivortaro, Wikiquote / Vikicitaro, Wikibooks / Vikilibroj, ktp) ene de la Wikimedia projekto
  • ReVo? : la rete kunverkata multlingva vortaro kun esperanto kiel centra lingvo
  • Ĉiu projekto kiu ebligas la plialtiĝon de la klerigaj ecoj de Esperanto.

3 - Rimedoj : La celo estas provizi esperantlingvajn fontojn kaj scirimedojn kun interlingvaj konektoj por ĉia kleriga celo. La rimedoj povas esti

  • reta paĝaro libere alirebla
  • paperaj eldonaĵoj
  • KD-formaj eldonaĵoj
  • ĉiu ajn taŭga rimedo por transdoni informojn

4 - Agmanieroj : Enciklopedio pri Scioj Transversaj Universalajkolektas monajn kaj homajn rimedojn por realigi siajn celojn, povas dungi kunlaborantojn kaj iniciati eldonadon.

5 - Monaj rimedoj : Enciklopedio pri Scioj Transversaj Universalajklopodas akiri subtenon de ĉiu instanco kaj organizaĵo kiu agnoskus la projekton kaj povas helpi al ĝia realiĝo kiaj :

  • UNESKO
  • Eŭropa Unio
  • UEA
  • Wikimedia Foundation
  • Privataj fondusoj
  • Internaciaj organizaĵoj registaraj aŭ neregistaraj

6 - Sidejo : Réseau d'Echanges de Savoirs, 8 rue Verdun, 24700 MONTPON MENESTEROL


7 - Statuto : asocio laŭ franca (atende de eŭropa) juro

8 - Membroj : povas esti membroj :

  • individuoj
  • asocioj kaj organizaĵoj

9 - Estraro : la Enciklopedio pri Scioj Transversaj Universalajestas direktita de estraro elektita de siaj membroj. La tuta kunlaborado povas esti organizita per reta komunikado.

10 - Laborplanoj : laborplano estas difinita de la estraro laŭ la antaŭe jam farita laboro, la eblaj monaj kaj homaj fortoj. Ĉiun trian monaton la laborplanoj estas kontrolitaj :

  • ĉu la celoj definitaj estas atingitaj
  • kiun realisman celon difini por la sekvonta trimonato