Viktor Aleksejeviĉ ZUBKOV (ruse Виктор Алексеевич Зубков, naskiĝis la 15-an de septembro 1941 en Arbat, distrikto Kuŝva de la Sverdlovska provinco) estis ĉefministro de Rusio (ekde la 14-a de septembro 2007 ĝis majo 2008).

Viktor Zubkov
Persona informo
Виктор Алексеевич Зубков
Naskiĝo 15-an de septembro 1941 (1941-09-15) (82-jaraĝa)
en Arbat
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Agrikultura Universitato vd
Partio Unueca RusioKomunista Partio de Sovetunio • Nia Hejmo — Rusio vd
Subskribo Viktor Zubkov
Profesio
Okupo politikisto • entreprenisto • ekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zubkov eklaboris en 1958 kiel seruristo en la mineja kombinato de nordrusia urbo Monĉegorsk. Li komencis ekonomian studadon en 1960 en Agrikultura instituto en urbo Puŝkin, kiun li finis en 1965. Poste li militservis ĝis 1967.

Li laboris inter 1967 kaj 1982 kiel elstara gvidanto en diversaj ŝtataj agrikulturaj sovĥozoj en Leningrada provinco. Zubkov iĝis en 1982 ĝenerala direktoro de la sovĥoza asocio Pervomajskoje.

De 1985 ĝis 1991, Viktor Zubkov laboris en diversaj administraj kaj partiaj oficoj de la distrikto Priozersk kaj poste de Leningrada provinco.

Zubkov estis kompartiano jam ekde 1967, li estis de 1989 ĝis 1991 vicprezidanto de la Leningrada Afergvida Komitato de Komunista Partio (Lenoblispolkom).

Inter januaro 1992 kaj novembro 1993, Zubkov estis vicprezidanto de la eksterlanda komitato de la urbestra ofico de Sankt-Peterburgo, kies gvidanto estis tiutempe Vladimir Putin. En la sekvaj jaroj, li laboris ĉe la imposta instanco de Sankt-Peterburgo, komence kiel gvidanto de la Peterburga Departemento de la Imposta Instanco. Li laboris ekde 1999 kiel vicministro pri impostoj de la Rusia Federacio kaj gvidis samtempe la impostan inspektadon de Sankt-Peterburgo.

Li kandidatis en 1999 al la posteno de guberniestro de Leningrada provinco, sed atingis nur 8,6 %. Li membris en la partio „Nia domo Rusio“ ekde 1995 kaj en 2000 li estis elektita en la lokan gvidantaron de la novfondita partio „Unueco“.

Oni elektis lin en novembro de 2001 al vicministro pri financaj aferoj kaj Zubkov transprenis gvidon de la novfondita komitato pri la financa kontrolo.

Post retiriĝo de la ĉefministro Miĥail Fradkov, li estis elektita al nova ĉefministro de Rusio. Lin sekvis en majo de 2008 Vladimir Putin.

Li havas unu filinon, kiu geedziĝis kun la iama defenda ministro Anatolij Serdjukov.

Antaŭe:Ĉefministro de RusioPoste:
Miĥail Fradkov2007–2008Vladimir Putin
Antaŭe:Provizora Ĉefministro de RusioPoste:
Vladimir Putin2012Dmitrij Medvedev