Angiolina-vilao estas historia palaco en Opatija, Kroatio. Kun la parko tiu ĉi vilao estis kvazaŭ la lulilo de la turisma evoluo de Opatija je famega marbanejo.

Villa Angiolina

Historio redakti

 
Parka ero

Konstruiginto estis Iginio Scarpa, riĉa komercanto per ligno kaj tritiko, patricio el Rijeko kaj framasono. Komence de la 1840-aj jaroj li akiris kontraŭ la sumo de nur 700 guldenoj grundon por sia en 1844 aŭ 1845 starigita, malfrubidermajra Angiolina-vilao kiu nomitis por la en 1832 june mortinta edzino Scarpa, Angiolina Sartori. La arĥitekto estas nekonata. Scarpa flegis akcepti envilae multajn gastojn, i.a. la vojaĝverkiston Heinrich Noë, elstarulojn de Rijeko kaj en 1850 eĉ la kroatan guberniestron Josip Jelačić kaj ties edzinon. La filo de Scarpa, Paolo Scarpa edzinigis en 1855 Maria von Bruck, filinon de la politikisto Karl Ludwig von Bruck, kiu estis inter 1855 kaj 1860 ministro pri financoj de la Aŭstra imperio. Aŭtomate lia vilao iĝis centro de intelektuloj kaj okazigejo de grandaj festoj.

Paolo Scarpa reklamis jam en 1869 starigi sanatorion kaj prezentis turisman evolukoncepton. Sed mankas la necesa kapitalo. Post mona fiasko li eĉ devis vendi la vilaon en 1875 al la morava nobelo Viktor von Chorinsky. En 1882 akiris ĝin de li la societo Südbahngesellschaft, kiu ŝanĝis ĝin je luksa gastejo. Surloke gastis eĉ la kronprincparo Rudolfo kaj Stéphanie de Belgujo. Inter pli postaj posedantoj estis ankaŭ Compagnie Internationale des Wagons-Lits. Restaŭrado en 2001 revivigis la originalan aspekton de la granda salono antaŭ la alikonstruoj de 1886.

Uzo nuna redakti

Hodiaŭ la komplekso servas muzee. En la antaŭo de la teretaĝo, la granda salono, prezentas la Kroatia muzeo pri turistmo (Hrvatski Muzej Turizma) nedaŭrajn ekspoziciojn.[1]

En al posta parto teretaĝa staras la restaŭrita originalo de Madonna del Mare de Johann Rathausky, kiu memoru la ŝippaneon de Granda Vendredo 1891, dum kio mortis la 24-a jaraĝa Arthur von Kesselstatt kaj la 40-a jaraĝa Anna von Fries.[2] Ĝis 1951 ĝi staris tie kie estas nun la skulptaĵo Knabino kun la mevo. Pro malbonaj kondiĉoj la originalo saviĝis je Angiolina-vilao.[3] En supera etaĝo troviĝas daŭra ekspozicio pri la evoluo de la fervoja reto kiu aŭtomate pligrandigis la nombron de la turistoj.

Parko redakti

La 3,64 hektarojn granda parko estas la centra verda zono de la urbo. Ĝin aranĝis inter 1845 kaj 1860 Iginio Scarpa mem, entuziasma ŝatanto de naturo venigante multajn ekzotikajn kreskaĵojn (ekz. magnoliojn, lebanonajn cedrojn, himalajajn cipresojn aŭ la por Opatija tipiĝinta japania kamelio. Kiam la parko venis en 1882 en la lamnojn de Südbahngesellschaft komisiitis pri la ĝardena flegado eĉ la estro de Imperiestra kaj reĝa hortikultursocieto.

La najbara Jakobo-parko havas sian nomon pro la plej malnova konstruaĵo en Opatija, nome la Preĝejo Sankta Jakobo kies unua mencio endokumenta estis en la 1449-a jaro.[4]

Literaturo redakti

  • Carl Schubert: Der Park von Abbazia. Hartleben, Vieno 1894
  • Amir Muzur: Opatioja-Abbazia. Spaziergang durch Raum und Zeit. Rijeko 2000.
  • Boris Zakosek: Schönheit, Trauer und Profite. Ĉe: Miljenko Majnaric (eld.): Opatija. Zagrebo 2005

Notoj redakti

  1. https://www.hrmt.hr/
  2. Johannes Sachslehner: Abbazia: K.u.k. Sehnsuchtsort an der Adria. Styria Verlag, Wien/Graz/Klagenfurt 2011, ISBN 978-3-7012-0062-7, p. 94–99.
  3. atrakcioj de Opatija
  4. Notindas ke la tuta urbo nomiĝis en la germana lingvo Sankt Jakobi antaŭ ol venis la oficiala pliŝato de la itala versio Abbazia.
45.33544444444414.308777777778