Vilao Rosenthal (Jena)

La Vilao Rosenthal (germane: Villa Rosenthal) troviĝas en la urbocentro de Jena, Germanio, Mälzerstraße nr 11.

La vilao en 2014
Stumbliga ŝtoneto por Clara Fanny Rosenthal antaŭ ŝia vilao

Historio redakti

La berlina arkitekta buroo Kayer & von Großheim komisiitis en la 1891-a jaro starigi vilaon tipan por la stilo de la Periodo de spekulanto-kompanioj. La geedza paro Clara kaj Eduard Rosenthal ekenloĝis ĝin unu jaron poste. La 5.000 kvadratmetrojn granda ĝardeno kun pavilono imitas italan pejzaĝon. Disde la parksimila tuto la vizitantoj havas ravan elrigardon al la montoj Jenaer Kernberge kaj al la Dornburg-kasteloj. La interno montras la bonan guston de la posedintoj: en ĉiu salono imititis po unu stilepoko. Bedaŭrinde de la iama internaĵaro nur restoj restis: fragmentoj de monumentecaj murpentraĵoj laŭ renesancaj modeloj, aplikaĵoj rokokaj kaj kelkaj secesistilaj elementoj. Iam la silkaj vandtapiŝoj, artaĵoj kaj vazaro altvalora pretigis dignan spacon por interŝanĝoj inter burĝaj rondoj kaj universitatanoj, elstaruloj publikaj kaj artŝatantaj el Jena kaj la ĉirkaŭaĵoj. Ĉirkaŭ la jaro 1900 la vilao estis iel la centro de la socia vivo en Jena kaj oni laŭdegis la amikozan atmosferon.

En urba posedo redakti

Post la morto de la juristo kaj mecenato Eduard Rosenthal (1926) la vidvino transdonis la bienon en 1928 al la urbo Jena. La vilao iĝis monumentprotektotaĵo kaj restaŭritis en la jaro 2009-a. Nuntempe okazis surloke prelegoj, prezentadoj, seminarioj pluklerigaj, koncertoj, kongresetoj kaj privataj festoj. La urba firmao JenaKultur, kiu establis tian lokon, sentas sin daŭre ŝulda al la modelo rosenthala de antaŭ jardekoj kaj flegadas ties ideojn ĝis hodiaŭ kun sukceso.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 156-157

Eksteraj ligiloj redakti