Villafranca de Duero

Villafranca de Duero [biljaFRANka deDŬEro] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Villafranca de Duero estas komprenebla etimologie kiel Libera Urbo de Doŭro alude al la rivero Doŭro kiu trapasas la teritorion.

Villafranca de Duero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47529
Demografio
Loĝantaro 231  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 5° 18′ U (mapo)41.433055555556-5.3 [+]
Alto 626 m [+]
Areo 10,4 km² (1 040 ha) [+]
Villafranca de Duero (Provinco Valadolido)
Villafranca de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Villafranca de Duero
Villafranca de Duero (Hispanio)
Villafranca de Duero (Hispanio)
DEC
Situo de Villafranca de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafranca de Duero [+]
vdr
Villafranca de Duero en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,4 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 268 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 71 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas norde kun Toro (Zamoro), sude kun Castronuño, oriente kun la rivero Doŭro kaj San Román de Hornija kaj okcidente kun Villabuena del Puente (Zamoro). Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Doŭro.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Oni produktas blankajn vinojn kun protektita devennomo D.O. de Rueda kaj ruĝajn vinojn kun protektita devennomo D.O. de Toro.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti