Vilmos Körmendi [vilmoŝ kormendi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Körmendi Vilmos, estis hungara pianisto, dirigento, komponisto. Lia origina familia nomo estis Keilwert, lia edzino estis Anikó Felföldi.

Vilmos Körmendi
Vilmos Körmendi
Vilmos Körmendi
Persona informo
Naskonomo Keilwert Vilmos
Naskiĝo 3-an de aprilo 1931 (1931-04-03)
en Budapeŝto
Morto 5-an de oktobro 2016 (2016-10-05) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Anikó Felföldi
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Vilmos Keilwert [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1931 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de oktobro 2016 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Körmendi estis profesia pianisto ekde 1950. Li studis komponadon en konservatorio inter 1951-1953, lia ĉefinstruisto estis István Szelényi. Inter 1953–1954 li studis kantadon kaj muzikon en pedagogia altlernejo. En 1957 li fondis propran orkestron, ili muzikadis popularan muzikon. Inter 1960 kaj 1990 li ofte estis muzikisto de eŭropaj radioj, studioj aŭ muzikeldonejoj. Inter 1962–1996 li havis postenon en Hungara Radio, kie li estis dirigento, muzikaj reĝisoro kaj gvidanto. Li komponadis ankaŭ filmajn muzikojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1997-2007.

Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Fejlövés (1968)
  • Robog az úthenger (1976)
  • Julianus barát (1991)

Elektitaj teatraj laboroj redakti

  • Tulipán (dirigento, 1971)
  • Az ellopott futár (komponisto, 1977)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti