Vincent PEREZ (10a de Junio 1964) esta svisa aktoro, reĝisoro kaj fotisto. Li ludis la titolrolulon, Ashe Corven, en la filmo The Crow: City of Angels,[1] kaj stelulis en Queen of the Damned, ludante la rolon de Marius de Romanus. Kelkaj el liaj filmoj en franca kinarto estas Cyrano de Bergerac, Le Bossu, La Reine Margot kaj Indochine.[2]

Vincent Perez
Persona informo
Vincent Pérez
Naskonomo Vicente Pérez
Naskiĝo 10-an de junio 1964 (1964-06-10) (59-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique vd
Familio
Edz(in)o Karine Silla vd
Amkunulo Carla Bruni vd
Infanoj Iman Perez vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • teatra aktoro • filmaktoro • fotistoaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1986– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekstudis aktoradon en Ĝenevo, sekvite de la CNSAD kaj kompletigis sian trejnadon en la lernejo de la Teatro Nanterre-Amandiers. Li ekaktoris en teatro antaŭ stelulis en filmoj.[2]

Lia elrompa rolo estis kiel Christian kun Gérard Depardieu en Cyrano de Bergerac (1990).[3] Li estis nomumita por premio César. Li ekde tiam aperis en variaj filmoj kaj precize li aktoris kun stelulinoj Catherine Deneuve, Kim Basinger, Isabelle Adjani kaj Aaliyah.[2]

En televido, li stelulis en Paris enquêtes criminelles, la franca refaro de Law & Order: Criminal Intent. Perez stelulis kiel Leŭtenanto Vincent Revel. Li eniris ankaŭ en reĝisorado. Du el liaj kurtoj, L'échange kaj Rien à dire, estis nomumita por la Palme d'Or en la Kinfestivalo de Cannes.[4]

Filmoj redakti

Notoj redakti

  1. Shapiro, Mark. "Vincent Perez is Ashe". The Crow: City of Angels Official Magazine. 1996. Alirita la 18an de Aprilo 2010
  2. 2,0 2,1 2,2 Guerif, Francois. "Vincent Perez Unmasked". Vogue Hommes International Mode. 1997. Alirita la 18an de Aprilo 2010.
  3. Peres, Daniel. "Perez is Burning". W Magazine. Majo 2000. Alirita la 18an de Aprilo 2010.
  4. Oficiala retejo de la Kinfestivalo de Cannes

Eksteraj ligiloj redakti