Virialo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Virjaloj. |
En mekaniko, la virialo[1] estas fizika kvanto, kiu estas la produto de la elorigina komponanto de la forto kaj la distanco al la origino. Laŭ la viriala teoremo, la virialo estas, tempe mezume, proporcia al la kineta energio.[2]
Difino redakti
En fizika asistemo, supozu ke la fortodenso (mezurita en neŭtono – inversa kubmetro) aganta sur korpo estas . Do, la virialo sur la sistemo difiniĝas jene:
- .
Se la sistemo estas pli bone priskribata kiel sistemo de partikloj, ĉe , kaj la forto sur partiklo estas , do
- .
Propraĵoj redakti
Konsideru sistemon de partikloj kunigitaj per potencialaj fortoj. Do, la viriala teoremo asertas ke la virialo, se mezumita tra tempo, egalas la negativaĵon de la duoblo de la laŭtempa mezumo de la kineta energio. Formule,
- .
En la ĉi-supra ekvacio,
- estas la kineta energio de la sistemo.
- signifas la laŭtempan meznombron de tempo-dependa kvanto .
Historio redakti
La virialo estis difinita de Rudolf Clausius en 1870.[3] La termino virialo devenas de la latina vīs “forto, energio”.
Referencoj redakti
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020: virial/o
- ↑ Collins, G. W.. (1978) The virial theorem in stellar astrophysics (angle). Pachart Press. ISBN 978-0-912918-13-6.
- ↑ Clausius, R. J. E. (1870). “On a mechanical theorem applicable to heat”, Philosophical Magazine (en) 40 (265), p. 122–127. doi:10.1080/14786447008640370.