Sankta Vital de Savigny (naskiĝinta Vital de Mortain ĉ. la jaro 1060 en Tierceville, mortinta la 16-an de septembro 1122) estis franca sanktulo kaj fondinto de la monaĥejo de Savigny-le-Vieux kaj de la benediktana komunumo tiea.

Sankta
Vital de Savigny
katolika sanktulo
Sanktulo, abato, ermito
Ruinoj de la Abatejo de Savigny
Ruinoj de la Abatejo de Savigny
Persona informo
Vital de Savigny
Naskiĝo ĉ. 1060
en Tierceville
Morto 16-a de septembro 1122
en Savigny-le-Vieux
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Duklando Normandio vd
Familio
Gefratoj Adelina • Adelina de Savigny vd
Profesio
Okupo religiulo vd
Sanktulo
Ĉefsanktejo Abatejo de Savigny
Festotago 16-a de septembro
Patroneco Benediktanoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La gepatroj de Vital estis Rainfred le Vieux kaj Rohais. Pri la unuaj vivojaroj nenio konatas. Post sia ordinacio li iĝis kapelano ĉe la duonfrato Vilhelmo la 1-a (Anglio), Robert de Conteville († 1100). Vital ŝatatis de Robert kaj gajnis lian kondfidon, kiu rezervis por li postenon kanoniko de la abatejkirko de Saint-Evroult-Notre-Dame-du-Bois. Ĝian konstruon li estis financinta en 1082.

Sed Vital preferis vivon pli spiritan kaj rezignis pri la kanonikeco en 1095. Li transloĝiĝis al Dompierre, je 19 mejloj eoste de Mortain kaj iĝis estro de ermita kolonio en la arbaro de Craon. Dum 17 jaroj li pasigis asketisman vivon tie kaj oni nomis lin Vital le Vieux. Tiam li okupiĝis, kiel lia mentoro Robert d'Arbrissel, pri la savo de la ĉirkaŭa enloĝantaro. Li ankaŭ donis praktikan helpon al marĝenen puŝitoj kiuj kolektiĝis en lia proksimeco.

Vital estis grava predikisto konata por sia elano, nesentante lacecon kaj netimante ion. Diratas ke li provis repacigi reĝon Henriko la 1-a kun la frato Roberto Curthose. Ŝajne Vital vidis multajn regionojn kaj de Anglujo kaj de okcidenta Francujo. Inter 1105 kaj 1120 li fondis en Mortain la monaĥinejon cistercian Abbaye Blanche. Lia poste beatigita fratino Adeline († 1125) tie abatinis.

Literaturo redakti

Alphonse-Victor Angot, Ferdinand Gaugain: Art. "Vital de Savigny", ĉe Dictionnaire historique, topographique et biographique de la Mayenne, Goupil, 1900-1910

Eksteraj ligiloj redakti