Vittorina Bartolucci

Vittorina Bartolucci [bartoluĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Bartolucci Viktória estis itala-hungara operkantisto (mezosoprano, pli malofte aldo). Ŝia edzo estis Gyula Pártos (ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Pártos Gyuláné).

Vittorina Bartolucci
Persona informo
Aliaj nomoj Bartolucci Viktória
Naskiĝo 18-an de aprilo 1859 (1859-04-18)
en Florenco
Morto 4-an de marto 1915 (1915-03-04) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Gyula Pártos
Infano 1
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Vittorina Bartolucci[1][2] naskiĝis la 18-an de aprilo 1859 en Florenco (estas konataj malsamaj datenoj), ŝi mortis la 4-an de marto 1915 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vittorina Bartolucci jam en la lernejo en Ferrara havis tre belan kantovoĉon, tial ŝi iĝis operkantisto. Ŝi debutis en 1877 en Pesaro, poste ŝi turneis en ĉiuj gravaj italaj urboj, poste en eŭropaj urbegoj. Ankaŭ ŝia turneo en Budapeŝto estis sukcesa en 1881, tial ŝi membriĝis en la Nacia Teatro (Budapeŝto), nature post malfermo de Budapeŝta Ŝtata Operejo ŝi estis fondinta mebro en 1884. Ŝi lernis la hungaran lingvon, eĉ ŝi kantis hungare. En 1886 ŝi forlasis la Operejon pro geedziĝo, tamen kelkfoje ŝi revenis. Ŝi naskis filinon en 1898.

Ŝia repertuaro (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti