Vladas Kazlauskas (1897)
Vladas Kazlauskas (1897) (naskiĝis la 22-an de februaro 1897 en vilaĝo Tarpučiai, distrikto Marijampolė; mortis la 13-an de januaro 1972) estis inĝeniero, ekonomikisto kaj esperantisto.
Vladas Kazlauskas (1897) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-a de februaro 1897 en en vilaĝo Tarpučiai, distrikto Marijampolė, (Litovio) |
Morto | 13-a de januaro 1972 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Membro de komunista partio 1917-1930, revoluciulo. Aktiva ateisto, ĵurnalisto, ĝardenisto, abelbredisto, preleganto. Kondamnita pro revolucia agado, li dek jarojn (1920-1930) pasigis en malliberejo de Ukmergė. Estis longdaŭra korespondanto de "Litova Stelo", Pola Radio. Kiel ĵurnalisto li ne preterlasis okazon propagandi Esperanton. Sole aŭ kun armilkamarado (generalo Kronin) li priskribis revoluciajn eventojn 1917-1920, ĉar mem partoprenis en ili.
Fontoj redakti
- Povilas Stašys, Litova Stelo, 1997, septembro-oktobro, n-ro 5, pĝ. 27.