Vladivoj Tomek (naskiĝis la 9-an de junio 1933 en Prago, mortis la 17-an de novembro 1960 samloke) - ĉeĥa skolto, gvidanto de kontraŭkomunista armita grupo en Ĉeĥoslovakio postmilite.

Vladivoj Tomek
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1933 (1933-06-09)
en Prago
Morto 17-an de novembro 1960 (1960-11-17) (27-jaraĝa)
en Pankrác Prison
Mortokialo pendumo
Tombo nekonata valoro
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Vladivoj Tomek
vdr

Vivo redakti

Li lernis en gimnazio en Prago. Apartenis al skoltoj. Post transpreno de regopovoj fare de komunistoj fabruare 1948, engaĝiĝis en agado kontraŭ iliaj registaroj. Komence li pentris sur konstruaĵoj kaj muroj karikaturojn de konataj komunistoj kaj skribis kontraŭkomunistajn sloganojn. Ankaŭ disvastigis flugfoliojn. Poste, komence de 1951 kreis armitan grupon, kiun nomis "Othello". Krom propaganda agado ĝi estis atakonta funkciulojn de ĉeĥoslovakaj sekurecaj servoj Stb (Státní bezpečnost) kaj de aktivuloj de la komunista partio, ankaŭ eksplodigi konstruaĵojn kaj objektojn de publika uziteco. La grupo planis meti eksplodaĵon sub fervojan viadukton aŭ konstruaĵon de komunista partio en Prago. Ĝi ankaŭ planis forkapti ministron pri nacia defendo generalon Ludvik Svoboda. Neniu el la konceptoj realiĝis.

Por akiri armilaron fine de decembro 1951 oni nur embuskis kontraŭ armea patrolo de 4 soldatoj, el kiu 1 unu estis mortigita, kaj la dua serioze vundita. En 1956 plimulto de la membroj revenis al normala vivo. Al la resto aliĝis tamen oficiro de ĉeĥoslovaka armeo leŭtenanto Ludvik T. Díky. La grupo aktiviĝis post eksplodo en Budapeŝto de kontraŭsoveta ribelo. Tamen limiĝis al propaganda agado. Pro manko de mono oni aranĝis atakon al kasisto, kiu devus veturigi monon, sed montriĝis, ke ĝin ne havas. La 18-an de decembro 1959 membroj de la grupo estis arestitaj. Post la proceso oni kondamnis ilin al puno de 2,5 ĝis 25 jaroj de mallibero kaj V. Tomek estis mortpunita. Verŝajne estis la lasta pafmortigito pro politikaj kaŭzoj. En 2001 en Prago estis malkovrita tabulo lin memoriganta.

Bibliografio redakti

  • Lukáš Babka,Václav Veber, Za svobodu a demokracii III: Třetí (protikomunistický) odboj, Hradec Králové 2002

Eksteraj ligiloj redakti