Setlejo Vlkolínec estas parto de urbo Ružomberok kaj estas historia rezervejo de popola arkitekturo apartenanta al Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Nombro de permanentaj loĝantoj estas malgranda. Dum historio ĝi estis memstara vilaĝo.

Vlkolínec
hungare: Vlkolinec
municipa parto
Sonorilturo en Vlkolínec
Oficiala nomo: Vlkolínec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Administra municipo Ružomberok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ružomberok
Montaro Granda Fatro
Situo Vlkolínec
 - alteco 718 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 30″ N 19° 16′ 30″ O / 49.04167 °N, 19.27500 °O / 49.04167; 19.27500 (mapo)
Areo 7,97 km² (797 ha)
Loĝantaro 35
Denseco 4,39 loĝ./km²
Plantaro humidaj biotopoj
Por publiko enloĝata
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 034 03
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Vlkolínec
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1993 (#17)
Numero 622
Regiono Eŭropo
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Vlkolínec
Retpaĝo: www.vlkolinec.sk
Portalo pri Slovakio

La setlejo prezentas specon de mezepoka setlejo kun ligna arkitekturo de montaraj kaj submontaraj regionoj, kun nedifektita aro de trunkodomoj meze de landa regiono kreita de mallarĝaj strioj de kampoj kaj paŝtejoj, de nordo protektita per montmasivo Sidorovo.

Meze de la tradicia konstruaĵaro en la centro de la municipo konserviĝis sonorilturo el la jaro 1770, puto, la kapelo de Virgulino Maria el la jaro 1875 kaj lernejo. La puto kaj la sonorilturo oni konstruis per tradicia tekniko kaj kovris per ŝindlo, kiel ĉiuj originaj domaj kaj mastrumkonstruaĵaj tegmentoj.

La civito Vlkolínec estis pritaksita kiel la plej konservita reprezentanto de sia specio en la kadro de karpata regiono, kiun finkreas ĉirkaŭa scenerio de Landprotektita areo Veľká Fatra.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj (slovake) redakti