Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vojaĝo de Onia estas amuza rakonto de juna korea esperantistino KIM Onnuri (Onia), kiu en 2013 faris vojaĝon tra 8 landoj de Okcidenta Eŭropo, nome Islando, Hispanio, Francio, Nederlando, Belgio, Germanio, Svisio kaj Italio. Ŝi rakontas realisme kaj humure siajn travivaĵojn tra tiuj landoj, vizitante esperantistojn (14) kaj Esperanto-eventojn (kvin). Grava trajto de la libro estas ke en ĉiuj paĝoj montras bildojn desegnitaj de la propra Onia laŭ mangaeca stilo. La aŭtorino dediĉis specialan atenton al la problemoj dum la vojaĝoj kaj al la manĝo.

Vojaĝo de Onia
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti