Volontula komputado

La volontula komputado (angle Volunteer computing) estas disa komputado per aŭtonomaj komputiloj, kiujn disponigas volontuloj.

Komputado en la kliento Boinc

Enkonduko redakti

Oni fondas projektojn de la volontula komputado por solvi problemojn, kiuj postulas grandan amplekson da komputado. Ĉiu projekto konsistas el servilo de la projekto kaj el multaj komputiloj, kiujn apartenas al volontuloj. La problemo estas dividita en multajn taskojn, kaj ĉiun el ili la servilo sendas al ies komputilo per Interreto. La plenumitan taskon la komputilo resendas al la servilo. En la servilo ĉiujn apartajn rezultojn oni integrigas en la komuna rezulto. Do organizantoj de la projekto ricevas grandan komputilan laboron kontraŭ relative malgrandaj elspezoj. La volontuloj fakte estas mecenatoj, kiuj mecenatas ne per mono, sed per laboro de siaj komputiloj. Ne ĉiun komputan problemon eblas dividi en erajn aŭtonomajn taskojn, do ne ĉiun tian problemon oni povas solvi per disa komputado, ĉu volontula aŭ ne.

Historio redakti

Post estiĝo de Interreto ebliĝis vasta partopreno de volontuloj en disa komputado.

La unua projekto de la volontula komputado, GIMPS (angle Great Internet Mersenne Prime Search), aperis je la januaro 1996[1]. La projekto uzis hejmajn komputilojn por serĉi primojn de Mersenne. Je la 1997 aperis distributed.net, kiu estiĝis iom spontane por ricevi la monan premion, kiu estis anoncita je la sama jaro por tiu, kiu rompis la ĉifron RC5.[2]

Je la majo 1999 ekfunkciiĝis SETI@home, la projekto, kiu celas serĉi eksterterajn signalojn[3]. Je la 2000 aperis Folding@Home, la projekto, en kiu oni esploras procezon de proteina volvado. Ambaŭ lastaj projektoj ekzistas nun (2016) kaj estas tre famaj. Por Seti@home oni je la komenco de 2002 kreis la platformon Boinc, en kiu eblis krei kaj regi ankaŭ alian projekton de la disa komputado, kaj tio estis multe pli facile ol sen la platformo. La unua projekto, kiu uzis Boinc'on, estis Predictor@home, sed ne Seti@home.

Per Boinc oni povis multe pli facile krei novajn projektojn de la volontula komputado, do nun ekzistas kelkaj dekoj da ili, kaj ĉiujare aperas kelkaj novaj. Sed ekzistas projektoj, kiuj ĝis nun ne uzas Boinc'on, ekzemple Folding@Home.

Partoprenado en projektoj de la volontula komputado redakti

La ĝenerala skemo redakti

La ĝenerala skemo de partoprenado en projektoj de la volontula komputado estas jena: volontulo alŝutas klienton, instalas kaj agordas ĝin en sia komputilo. La kliento periode konektiĝas al la servilo de la projekto, ricevas datumoj kaj sendas rezultojn de komputado reen. La kliento havas la plej malaltan prioritaton, do ĝi ne malhelpas samtempe uzi la komputilon por aliaj aferoj.

Motivoj de volontuloj redakti

Motivoj povas esti diversaj, kaj ordinare ĉiu havas pli ol unu motivo.

  1. Helpo al la scienco. La sento de partopreno en la serioza scienco al multaj estas sufiĉa kialo.
  2. Helpo al la homaro. Volontuloj deziras helpi al la homaro. Se ili taksas iun projekton de la volontula komputado utila por homaro, do ili aliĝas al ĝi. Ofte laŭ ĉi tiu motivo medicinaj projektoj aspektas pli preferindaj ol aliaj.
  3. Intereso. Tiu ĉi motivo estas simila al tiu de ŝatantoj de scienc-popularigaj filmoj. Iuj provas kompreni pli ĝuste, kion do ili komputas. Ili serĉas en Interreto, legadas longajn alilingvajn tekstojn, interkomunikas kun samideanoj, ktp.
  4. Interkomunikado. Tiu ĉi motivo parte kongruas kun la antaŭa. Unuafoje unuigitaj ĉirkaŭ la volontula komputado, oni ja povas komuniki kaj diskuti pri plej diversaj aferoj, kaj oni ne volas perdi la pretekston por la komunikado.
  5. Konkuremo. Al iuj, eble, ĝi estas la plej grava motivo. La komunumo, kiu aperis ĉirkaŭ la volontula komputado formas specon de Interkona retejo, kiu enhavas paĝarojn de ĉiuj projektoj, paĝarojn de statistiko, forumojn ktp. Estas eble mezuri komputadon, kaj oni povas konkuri kun aliaj, persone aŭ teame (eblas organizi teamojn de la voluntula komputado), aparte en iu ajn projekto aŭ en ĉiuj kune. Ekzistas kelkaj paĝaroj de statistiko, kaj en ĝi oni organizas diversaj turniroj, en kiuj ĉiu povas partopreni. Laŭ tiu motivo celoj de projektoj fariĝas akcesoraj.

Eble, ekzistas aliaj motivoj.

Nekompleta listo de projektoj redakti

medicinaj/biologiaj/kemiaj redakti

matematikaj/komputikaj redakti

fizikaj/astronomiaj redakti

aliaj redakti

  • WUProp@Home. La projekto preskaŭ tute ne uzas komputilon, nur kolektas statistikon pri taskoj de aliaj projektoj, kiu samtempe kun ĝi estas komputataj en la sama komputilo.[18]

Pli da informo redakti

Pli da informo pri projektoj de la volontula komputado estas en la listo de projektoj de la disa komputado (angle).

La volontula komputado kaj Esperanto redakti

 
La signo de la teamo “Esperantujo”

La volontula komputado aspektas kiel tre bona kampo por uzi Esperanton, ĉar en ĝi partoprenas homoj el diversaj landoj, kiuj uzas diversajn lingvojn. Sed efektive Esperanto preskaŭ ne ĉeestas en la medio ĉirkaŭanta la volontulan komputadon. Inter la volontularo ja ĉeestas esperantistoj, sed tre malmultaj. Ekzistas kelkaj teamoj de la volontula komputado (almenaŭ du), kiu havas esperantajn nomojn, ekzemple “Esperanto” kaj “Esperantujo”. Ambaŭ menciitaj teamoj ne estas grandaj, sed ĉeestas en plimulto el projektoj de la volontula komputado. Aliaj esperantaj teamoj, se ili ekzistas, estas multe pli malgrandaj.

La 15-an de decembro 2016 sur Transifex volontuloj komencis traduki BOINC-on en Esperanton.

Notoj redakti

  1. GIMPS History (angle)
  2. distributed.net/RC5
  3. SETI@home Classic: In Memoriam (angle)
  4. La paĝaro de GPUGrid (angle)
  5. La paĝaro de Folding@Home (angle) Arkivigite je 2012-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
  6. La paĝaro de Rosetta@home (angle)
  7. La paĝaro de WCG (angle)
  8. La paĝaro de Collatz Conjecture (angle)
  9. La paĝaro de gerasim@home (angle kaj ruse)
  10. La paĝaro de GIMPS (angle)
  11. La paĝaro de PrimeGrid (angle)
  12. La paĝaro de SAT@home (angle) Arkivigite je 2013-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
  13. La paĝaro de Asteroids@Home (angle)
  14. La paĝaro de Einstein@Home (angle)
  15. La paĝaro de LHS@home (angle)
  16. La paĝaro de SETI@home (angle)
  17. La paĝaro de theSkyNet POGS (angle) Arkivigite je 2016-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
  18. La paĝaro de WUProp@Home (angle)