Volotovskij (distrikto)

La distrikto de VolotVolotovskij distrikto (ruse Волотовский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la setlejo Volot.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 4512 homoj.[2]

distrikto de Volot
ruse: Волотовский район
distrikto de la Novgoroda provinco
Migra ŝtonego ĉe la vilaĝo Kamenj
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro setlejo Volot
Areo 995,10 km² (99 510 ha)
Loĝantaro 4 512 (2020)
Denseco 4,53 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81662x-xx-xx
OKATO 49 210 000 000
La distrikto de Volot sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Volot sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Volot sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Volotovsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

La distrikto de Volot situas en sud-okcidenta parto de la Novgoroda provinco. Ĝi estas la plej malgranda distrikto en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 995.1 km².[3]

Arbaroj kovras 50-60 procentojn de la distrikta areo, marĉoj – 20-25 procentojn. Grandaj riveroj mankas. En la distrikto estas tri malgranaj marĉsimilaj lagoj, areo de la plej granda estas nur 130 ha. La teritorio de la distrikto apartenas al la baseno de la lago Ilmenj.[1]

Nord-okcidente la distrikto de Volot najbaras kun la distrikto de Solci, norde – kun la distrikto de Ŝimsk, oriente – kun la distrikto de Staraja Russa, sude – kun la distrikto de Poddorje, sud-okcidente kaj okcidente – Pskova provinco.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Волотовский район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-07-23. Alirita 2021-03-09.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-09.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).