WSPR (amatora radio)
WSPR (en angla prononcita kiel "whisper") signifas "Weak Signal Propagation Reporter", nome malfortsignala raportilo. Ĝi estas komputila programo uzata por komunikado inter radio-amatoroj kun malfortaj signaloj. La programo estis skribita de Joseph Hooton Taylor Jr., voksigno K1JT. Nun ĝi estas malfermkoda, do libere uzebla, kaj estas preterevoluita per malgranda teamo. La programo ebligas sendadon kaj ricevadon de malfortaj signaloj por testi propago-vojojn je mezaj kaj mallongaj ondoj.
WSPR | |
---|---|
Programisto | Joe Taylor, K1JT |
Operaciumo | Cross-platform |
Lingvo(j) | angla, itala, hispana, franca, germana, japana, pola, portugala, rusa |
Evoluigstato | aktiva |
Programtipo | amatora radio kaj DSP |
Permesilo | GPL |
Retejo | physics.princeton.edu/pulsar/K1JT/wspr.html |
La programo uzas sendojn enhavantaj jenon:
- voksigno de la sendanta stacio
- lokoindiko Maidenhead grid locator
- povumo de la sendilo en dBm.
La programo povas deĉifri signalojn kun S/N (rilato signalo al bruo) malfortajn -28 dB en 2500 Hz bendo. Stacioj kun aliro al la interreto povas aŭtomate elŝuti iliajn raportojn al centra datumbazo nomita WSPRnet, kiu ankaŭ desegnas mapon.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Official WSPR website Arkivigite je 2017-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Central database of reception reports Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine