Walbersdorf
Walbersdorf, hungare Borbolya [borboja], kroate Vujbrštof estas iama vilaĝo (nun parto de Mattersburg en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Mattersburg.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Walbersdorf situas laŭ rojo kaj estas nord-orienta parto de Mattersburg.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1202 en formo "Villa Wolbrun". La turkoj detruis la vilaĝon en 1529, 1532 kaj en 1683. En 1910 vivis en Borbolya 820 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 Borbolya apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). En 1972 Walbersdorf aliĝis al Mattersburg.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Sankta Lenardo de 1799
- luterana preĝdomo de 1901 (komence ĝi estis lernejo)
- luterana sonorilostablo de 1800, en 1972 renovigita
- kolonoj pri Sankta Triunuo de 1784 kaj pri Madono kaj Jesuo