Wallis Simpson

edzino de Eduardo la 8-a de Britio

Bessie Wallis WARFIELD SPENCER SIMPSON WINSDOR (la 19-an de junio 1896 - la 24-an de aprilo 1986) estas konata kiel Wallis Simpson aŭ kiel la Dukino de Windsor. Ŝi estis la edzino de la Reĝo de Britio, Eduardo la 8-a, kies amrilato, kaj tiam ilia geedziĝo, kaŭzis la abdikon de la trono de Eduardo la 8-a en 1936.

Wallis Simpson
Persona informo
Naskonomo Bessie Wallis Warfield
Naskiĝo 19-an de junio 1896 (1896-06-19)
en Blue Ridge Summit, Kantono Franklin
Morto 24-an de aprilo 1986 (1986-04-24) (89-jaraĝa)
en Villa Windsor, Parizo
Tombo Royal Burial Ground
Lingvoj angla
Loĝloko BaltimoreMayfair • Villa Windsor • Gif-sur-Yvette
Ŝtataneco Usono
Alma mater Oldfields School
Familio
Patro Teackle Wallis Warfield
Patrino Alice Montague
Edz(in)o Earl Winfield Spencer • Ernest Aldrich Simpson • Eduardo la 8-a
Parencoj S. Davies Warfield
Okupo
Okupo mondumano • kolektanto • aristokrato
vdr

Infanaĝo kaj juneco, unua kaj dua geedziĝoj redakti

 
Wallis kaj ŝia unua edzo, Earl W. Spencer, 1918

Simpson estis naskita en Pensilvanio kiel solinfano. Ŝia patro mortis pro pulminflamo kiam ŝi aĝis kvin monatojn. Ŝi kreskis en Baltimoro, kaj ricevis la nomon Bessie Wallis, en memoro pri sia patro kies nomo estis Tickle Wallis Warfield. Ŝia unua geedziĝo estis al Earl Winfield Spencer, piloto en la Usona Mararmeo, en 1916. Ŝi divorcis lin en 1927 citante drinkadon kaj perforton. Ŝi tiam geedziĝis kun Ernest Aldrich Simpson, duon-angla kaj duon- usona manaĝero de kargokompanio kiu disiĝis de sia unua edzino por geedziĝi kun ŝi. Ilia geedziĝo daŭris de 1928 ĝis ilia eksedziĝo en 1937.

Rilato kun Eduardo la 8-a redakti

 
La Princo de Kimrio kaj Wallis en Kitzbühel, Aŭstrio, februaro 1935

En la jaroj antaŭ la eksedziĝo de Simpson, Wallis vivis en Britio, kaj estis konatulino de Eduardo, princo de Kimrujo. Ŝi baldaŭ iĝis lia amantino (kvankam Eduardo neis tiun aferon). La princo forlasis sian antaŭan amantinon, Lady Furness, por ŝi.

La konservativa reĝa domo rigardis la rilaton inter la heredonto de la trono kaj la usona eksedziĝinto severe, sed la semajna revuo Time vidis la rilaton kiel sufiĉa kialo por elekti ŝin kiel la Persono de la jaro en 1936, kaj ŝi estis la unua virino kiu ricevis ĉi tiun titolon.

La oficiala kialo donita por la ĝenerala malkontento kun ŝia rilato kun Eduardo estis la fakto ke ŝi estis divorcita dufoje. Eduardo, kiu estos la reĝo de Anglio, ankaŭ estos la estro de la Anglikana Eklezio, kiu tiam malpermesis la regeedziĝon de divorcitaj homoj. Fronte al tiu opozicio, Wallis kaj Eduardo konstruis obstinan fronton kaj serĉis instituciigi sian rilaton.

Abdiko de Eduardo redakti

 
Edward VIII kaj Wallis Simpson feriinte en Jugoslavio, 1936

Post la morto de Georgo la 5-a, la 20-an de januaro 1936, kaj la supreniro de Eduardo al la trono, kiel reĝo Eduardo la 8-a, Eduardo serĉis manieron formaligi sian rilaton kun sia amantino. Li interkonsiliĝis kun ĉefministro Stanley Baldwin kaj la ĉefepiskopo de Canterbury, sed neniu taŭga kompromiso estis trovita. La rilato estis videbla por ĉiuj, kaj kiam la eksedziĝopaperoj de la Simpsonoj estis submetitaj al la tribunalo en Ipswich por aprobo, estis klare ke la krizo estis nur demando de tempo.

La krizo estis pliseverigita per onidiroj pri la naziaj tendencoj de Simpson, kaj ke ŝi estas germana agento, tendencoj kiuj egalis la politikajn opiniojn de Eduardo. Dokumentoj publikigitaj en januaro 2003 sub britaj kaj usonaj arkivaj leĝoj rivelas ke Simpson estis suspektita fare de kaj la britaj spionservoj kaj la FBI pri naziaj tendencoj, kaj ke ŝi havis erotikan rilaton kun Joachim von Ribbentrop, kiu tiam estis la ambasadoro de Hitler en Londono, kaj kiu poste iĝis la eksterafera ministro de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito.

La 16-an de novembro 1936, Eduardo kontaktis Baldwin formale kaj esprimis sian deziron geedziĝi kun Simpson, kiam ŝia eksgeedziĝo fariĝus oficiala. La respondo de Baldwin estis ke la reĝo havis tri eblecojn. La unua - ne geedziĝi kun Simpson. La dua - edziĝi kaj riski konstitucian krizon, ĉar tiam la tuta registaro estos devigita eksiĝi, kaj la tria - rezigni la kronon kaj fari kiel li deziras kiel privata persono. Baldwin klarigis al Eduardo ke li interkonsiliĝis kun la ĉefministroj de la Dominioj kaj ĉiuj (krom Éamon de Valera, ĉefministro de Irlando) esprimis sian opozicion al la geedziĝo. Reĝo Eduardo decidis prirezigni sian kronon por geedziĝi kun la virino, kiun li amis.

La 10-an de decembro 1936, reĝo Eduardo abdikis sian kronon kaj ricevis la titolon Duko de Windsor. En oficiala parolado al la nacio li klarigis sian decidon. La parolado inkludis la faman linion "mi trovas neeble porti la pezan ŝarĝon de respondeco kaj plenumi miajn devontigon kiel reĝo kiel mi deziras fari, sen la helpo kaj subteno de la virino kiun mi amas".

Post la parolado Eduardo foriris al Francio kie Wallis Simpson atendis lin.

Geedzeca vivo kun Eduardo redakti

 
Wallis kaj Edward ĉe la Blanka Domo por vespermanĝo kun Prezidanto Richard Nixon, 1970

La 3-an de junio 1937, Eduardo geedziĝis kun Wallis en privata ceremonio okazigita en Francio, sen la ĉeesto de reprezentantoj de la reĝa familio. Wallis ricevis la titolon "Dukino de Windsor". Rilatoj inter Eduardo kaj lia frato, reĝo Georgo la 6-a kiu supreniris la tronon post lia abdiko, estis streĉitaj. Eduardo devigis sian pli junan fraton kaj la novan reĝon pagi lin por la reĝaj biendomoj de kastelo Balmoral kaj kastelo Sandrigham, kiujn Eduardo heredis de ilia patro kaj kiuj ne aŭtomate pasis al la nova reĝo post la abdiko. En respondo al tio, Georgo retenis de Wallis la titolon "Via Reĝa Moŝto" (HRH- Her Royal Highness) kaj anstataŭe Simpson uzis la prefikson Via Moŝto (Her Grace). Tiuj okazaĵoj havis efikon al la rilato de la fratoj dum jardekoj. Reĝo Georgo la 6-a dekretis ke lia frato Eduardo, la antaŭa reĝo, neniam povus viziti Brition sen antaŭe esti oficiale invitita.

Post la geedziĝo, Eduardo kaj Wallis iris al Germanio por vizito kiu estis vaste kovrita kaj elstarigita en la nazia amaskomunikilaro. Post la vizito, la paro loĝis en Francio. Kun la eksplodo de la Dua Mondmilito, Eduardo ricevis pozicion en la Brita Ekspedicia Trupo en Francio. Post la kolapso de la franca armeo en majo 1940, Eduardo kaj Wallis iris al la sudo de Francio. Komence al la feria urbo Biarritz, kaj en junio al Hispanio. En Hispanio, ili havis serion da kontaktoj kun reprezentantoj de la nazia reĝimo (interalie ili vizitis koncentrejojn kiuj estis en procezo de estiĝo kaj renkontis Adolf Hitler). En tiuj renkontiĝoj, Eduardo esprimis sian seniluziiĝon kun la registaro en Anglio. Joachim von Ribbentrop kaj Adolf Hitler ordonis movi la paron al german-kontrolita teritorio. Intertempe, la paro iris al Lisbono en Portugalio, kie ili daŭre konservis kontaktojn kun diversaj naziaj elementoj. La Brita Ministerio pri Eksteraj Aferoj vidis ke tio estis reala problemo, kaj la solvo estis nomumi la dukon kiel Guberniestro de Bahamoj. La germanoj siaflanke provis ke la geedzoj restu en Lisbono. Mallertaj klopodoj estis faritaj (kiel ekzemple ĵetado de ŝtonoj al ilia fenestro) por kredigi al ili ke la Brita Sekreta Servo volis ilin mortaj, kaj ke ili estos ekstermitaj fare de ĝi en la momento kiam ili atingos Bahamojn. La celo de la nazioj estis turni Eduardon en germanan pupreganton de Anglio post kiam ĝi estis okupita fare de Germanio (plano kiu estis en progresintaj stadioj de planado ĉe tiu tempo), kaj akiri altrangan briton ĉe ilia flanko. Ĉi tiuj klopodoj malsukcesis. La paro daŭrigis sian vojaĝon, kaj la 1-an de aŭgusto 1940, ili suriris usonan pasaĝerekskursoŝipon sur sia vojo al Bahamoj. Kvankam portugalaj oficialuloj, agentoj de Hitler, prokrastis la ŝipveturadon, sur la preteksto ke bombo estis plantita en la havaĵojn de la paro, kaj post vana serĉo de la tuta ŝipo, la ŝipo finfine foriris kun la Windsor-paro surŝipe. Post la milito, Eduardo neis la rakonton, kvankam li koncedis ke dum li estis en Lisbono, klopodoj estis faritaj por persvadi lin por reveni al Hispanio, kiun li traktis kun malestimo.

La paro pasigis la mondmilitajn jarojn en Bahamoj, kie Eduardo funkciis kiel guberniestro. Post la milito la paro revenis al Francio. La paro havis neniujn infanojn (io kio fortigis la suspektojn pri la nekutima sekseco de Wallis Simpson, kaj androginaj trajtoj atribuitaj al ŝi).

Vidvineco redakti

 
Vaksaj figuroj de Wallis kaj Edward ĉe la Reĝa Londono Vaksa Muzeo, Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado

Eduardo mortis pro kancero en 1972, kaj lia entombigo estis okazigita en Anglio. La dukino iris al Anglio, kaj estis la unua fojo, ke ŝi vizitis ĉi tiun landon, ekde ŝia edzo abdikis sian kronon. Tiutempe ŝia sano estis ege malforta. Ŝi pasigis la ceteron de sia vivo en Parizo, estante soleca, malsana kaj bezonanta flegadon. Post dek kvar jaroj da vidvineco ŝi mortis en Parizo. Ŝi estis entombigita plej proksime al sia edzo en la Reĝa Tombejo proksime de kastelo Windsor. La surskribo sur ŝia tomboŝtono estas, simple - "Wallis, Dukino de Windsor. 1896 - 1986".

Eksteraj ligiloj redakti