Okcidenta lando"Okcidenta lando" (en la angla : The West Country - West Country) estas la neoficiala kromnomo de areo plejparte interkovranta areo sudokcidente de Anglio.

West Country
Regiono
artefarita teritoria unuo [+]

LandoAnglio



Vikimedia Komunejo:  West Country [+]
vdr
Mapo de la okcidenta regiono de Anglio

En la sudo de la areo estas la Maniko kaj en la okcidento kaj nordokcidento estas la Bristol Kanalo sed en la oriento la limoj de la areo ne estas klare baritaj.

Oni kutimas inkluzivi en ĉi tiu areo la distriktojn de Cornwall, Devon, Dorset, Somerset, kaj la grandurbon de Bristol. Foje la areo ankaŭ inkludas la distriktojn de Gloucestershire kaj Wiltshire.

Kelkaj difinas la limojn de la areo laŭ la historiaj limoj de la Regno de Veseks (Regno de la Heptarkio), kiam laŭ tiu difino la areo ankaŭ inkludas Hampshire, Berkshire, Oxfordshire kaj la Wight-Insulon, sed ne Cornwall.

Tio estas plejparte kampara areo, kun manpleno da grandaj grandurboj: Bristol, Plymouth, Swindon kaj Gloucester.

La ekonomio de la areo estas plejparte bazita sur agrikulturo (plejparte lakto) kaj turismo.

La areo estas marĉaj ebenaĵoj kaj estas kovrita per granitŝtonoj en la okcidento, kaj kalkŝtono kaj argila grundo en la oriento.

Eksteraj ligiloj redakti