Carl Gottfried Wilhelm Vollmer

germana leksikografo
(Alidirektita el Wilhelm Vollmer)

Carl Gottfried Wilhelm VOLLMER (naskiĝinta la 13-an de marto 1797 en Toruń, mortinta la 7-an de oktobro 1864 en Berlino) estis germana verkisto kaj klasika filologo kaj universala popularscienca klerigisto. Liaj pseŭdonimoj estis C. Morvell, W.F.A. Zimmermann kaj W.C.A. Zimmermann.

Saturno el (kompara) mitologileksikono de Vollmer
popularscienca enkonduko je ĥemio

Li famiĝis en 1836 post eldono de la fakleksikono mitologia Wörterbuch der Mythologie kio fakte estis pioniraĵo, almenaŭ en Germanlingvio. Ĉar temis pri la unua provo prezenti kompare la religiajn ideojn de eŭropaj kaj neeŭropaj popoloj. Antaŭ ĝi ekzistis nur fakleksikonoj pri unuopaj kulturoj, ekz. de la Grek-romia antikvo.

La trian eldonon (Stutgarto 1874) prilaboris Wilhelm Christian Binder, kun enkonduko de Johannes Minckwitz.[1]

Vollmer ankaŭ verkis diversajn popularajn enkondukojn je natursciencoj por laikoj (ekz. pri ĥemio) kaj vojaĝrakontojn kaj historio. El ili ĉerpis ankaŭ Karl May ofte.[2]

Verkoj (elekto) redakti

  • Der Erdball und seine Naturwunder. Populäres Handbuch der Physischen Geographie
    • Die Wunder der Urwelt
    • Malerische Länder- und Völkerkunde
  • Das Meer, seine Bewohner und seine Wunder, 1837 (pluraj volumoj)
  • Chemie für Laien. Eine populäre Belehrung, Berlin 1858 (pluraj volumoj)
  • Das Weltall, die Rätsel und Schönheiten seiner Lebensfülle, seine Erzeugnisse, Geschöpfe und Bewohner, kvara eldono 1856
  • Der Mensch, die Rätsel und Wunder seiner Natur, Ursprung und Urgeschichte seines Geschlechts sowie dessen Entwicklung vom Naturzustande zur Zivilisation

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. disponigo ĉe Zeno.org
  2. Lutz Hagestedt: "Jongleur mit dem Eigentum anderer. Rudi Schweikert würdigt den genialen Kompilator Karl May" - ĉe: Literaturkritik.de, 18.10.2018 (recenzo pri la verko Durch eegenes Ingenium zusammengesetzt, Husum 2017)