Wink of an Eye [Dum palpebrumo de unu okulo] estas la dekunua epizodo de la tria sezono de Star Trek: The Original Series, ĝi estas la 66-a epizodo de tuta serio. Ĝia unua elsendo estis la 29-an de novembro 1968, kaj ripetita la 24-an de junio 1969. Ĝi verkiĝis de Arthur Heinemann, bazita sur rakonto de Gene L. Coon (sub la plumnomo Lee Cronin), kaj reĝisorita de Jud Taylor.

Wink of an Eye
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Wink of an Eye
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29 nov. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Jud Taylor
Scenaro Arthur Heinemann
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Scalos
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • Bill Blackburn
IMDb
vdr

Intrigo redakti

En respondo al helpa alvoko, la kosmoŝipo USS-Enterprise alvenas al la planedo Scalos. Kapitano James T. Kirk elsendas teamon al urbo, kiu ne havas spuron pri vivo, escepte de intermita insekteca zumado. Subite, ruĝĉamizulo Compton (Geoffrey Binney ) malaperas antaŭ la okuloj de doktoro McCoy, kaj Kirk ordonas la teamon reen al la "Enterprise". Post ilia reveno, la stelŝipo komencas sperti strangajn malfunkciojn, kaj inĝenieroj raportas la subitan aperon de nekonata aparato ligita al la vivsubtenaj sistemoj. Kirk kaj Spock provas malkonekti la aparaton sensukcese.

Reen al la komandejo, Kirk decidas atendi la sekvan paŝon de ebla malamiko, kaj petas kafon. Dum li sorbis ĝin, la homoj ŝajnas senmoviĝi. Virino aperas, kiu prezentas sin kiel Deela (Kathie Browne), "la malamiko". Ŝi klarigas, ke Kirk estis en stato de hiperrapideco, kiu igas lin nevidebla al la resto de lia skipo, sed permesante al li vidi kaj aŭdi la Scalosanojn. Ŝi diras, ke Kirk devas esti ilia "reĝo".

Kirk revenas al maŝinejo, kaj malkovras ke Compton daŭre vivas, ankaŭ estis akcelita, kaj volonte laboras kun la Scalosanoj. Post konflikto kun la ĉefo de Deela, Rael (Jason Evers), Kirk supozas, ke la nekonata aparato celas turni la kosmoŝipon al kriogenia ujo. Li registras mesaĝon al Spock klarigante, kion li eksciis; Deela, certa pri la sukceso de sia popolo, permesas tion. Ilia plano, ŝi klarigas, estas uzi la skipon por helpi disvastigi sian specion, kies viroj fariĝis senfruktaj per la sama natura katastrofo kiu kaŭzis ilian akcelitan staton. Post fervora debato pri la etiko de ĉi tiu plano, Kirk forkuras kaj malebligas la transportilon. Deela, trovante ĝin senefika, ŝajnigas kredi la klarigon de Kirk.

Dum ili atendas riparon de la transportilo, Kirk kaj Deela retiriĝas al la loĝejoj de Kirk. Post ilia ripozo (vere oni komprenas ke ili seksumis), kaj alia alfrontiĝo kun Rael, Kirk komencas montri docilecon kiel Compton. Ĉi tio tamen estas ruzo, kiu permesas lin kapti la armilon de Deela. Survoje al vivo-subtenadilejo, Kirk renkontas Spockon, kiu aŭdis la mesaĝon de Kirk kaj determinis la kaŭzon de lia hiperrapideco: dozo de la planeda akvo. Ambaŭ iras al fremda maŝino, Kirk uzas la Scalosan armilon por surprezigi Raelon kaj detrui la kriogenian aparaton. Post transportado de Deela kaj ŝia kunularo al la planedo, Spock rivelas ke li trovis kontraŭvenenon al la Scalosa akvo. Kirk tuj prenas dozon, dum Spock profitas de sia akcelita ŝtato por ripari la kosmoŝipon.

Kultura noto redakti

Kiam la epizodo estis filmita, estis forta memcenzuro pri seksaj aferoj en usona televido. Oni ĝenerale eĉ ne permesas montri geedzojn kuŝante kune, pro tio, estis ofte montri geedzan ĉambron kun du litoj. La epizodo enhavas unu el la malmultaj seksaj sugestoj de la serio, kiam kapitano Kirk surmetas siajn botojn kaj Deela malantaŭ li brosas sian hararon, kiu estis unu el la tiamaj konvensioj por montri ke la paro seksumis.[1]

La nomo Rael de la maskla fremdulo eble influis al Raël pseŭdonimo de Claude Vorilhon, franca nifologisto, kiu diras havi kontaktojn kun eksterteranojn kiuj volus fari genetikajn "plibonigojn" en la homaro.

Referencoj redakti

  1. Asherman, Allan, The Star Trek Compendium, Titan Books, 1987 (ISBN 0-907610-99-4)