Zámrsk estas municipo situanta en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice, en distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe la rivero Loučná, 5 km norde de la urbo Vysoké Mýto ĉe kruciĝo de la ŝoseo nombro 35 inter Hradec Králové kaj Vysoké Mýto kaj ŝoseo n-ro 17 inter Zámrsk kaj Chrudim. Vivas ĉi tie 746 loĝantoj (2023).

Zámrsk
germane Samrsk
municipo
Kastelo en Zámrsk
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zámrsk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Zámrsk kastelo
Rivero Loučná
Situo Zámrsk
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 21″ N 16° 07′ 41″ O / 49.98917 °N, 16.12806 °O / 49.98917; 16.12806 (mapo)
Areo 7,46 km² (746 ha)
Loĝantaro 746 (2023)
Denseco 100 loĝ./km²
Fondo 15-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581224
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zámrsk
Retpaĝo: www.zamrsk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dobříkov, Slatina, Vraclav, Vysoké Mýto, Týnišťko kaj Radhošť.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 076
18801 010
1890963
1900860
1910968
1921957
JaroLoĝantoj
1930969
19501 057
1961920
1970873
1980704
1991687
JaroLoĝantoj
2001710
2011724
2014742
2016731
2017731
2018729
JaroLoĝantoj
2019730
2020737
2021717
2022749
2023746

Partoj de municipo redakti

Memorindaĵoj redakti

Kastelo redakti

Apud la vilaĝo troviĝas Kastelo Zámrsk. Origine tie estis fortikaĵeto, verŝajne el la 15-a jarcento. Ĝi estis en la jaro 1469 forbruligita de militistaro de hungara reĝo Matiaso, poste renovigita kaj en la unua duono de 17-a jarcento grandigita en kastelon, aranĝitan en la 18-a jarcento de familiaro Libštejnský el Kolovraty kaj post incendio en la jaro 1924.

Ĝi estas kvarala duetaĝa, kun ĉefa fronto trietaĝa, kun baroka fasado kaj 2 kvaretaĝaj oklateraj angulaj turoj kaj kun ronda turo sur norda angulo. En la korto en teretaĝo estas arkadoj, en la dua etaĝo masonfermitaj.

Ŝtata regiona arkivo redakti

En areo de la kastelo havas sidejon Ŝtata regiona arkivo, kiu ekestis en la jaro 1960 per kunigo de arkivoj de tiamaj Hradecký kaj Pardubický regionoj. En sesdekaj jaroj estis en kastela areo konstruita la unua halo por deponado de arkivaĵoj, estis aranĝitaj konservadista kaj restaŭrista metiejoj kaj komencita mikrofiŝado de registroj. En la jaro 1990 estis la kastelo denove rekonstruita, aranĝita esplorejo kaj tuta areo modernigita.

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Marteno estis konstruita en la jaro 1782 sur loko de origina gotika kirko. Ĝi estas ununava, oblonga kun rondigitaj anguloj kaj kun malpli larĝa duoncirkle fermita presbiterejo kaj sakristio kaj ditombo sur la flankoj. La okcidenta fronto estas membrigita per pilastroj, pinjono estas ornamita per volutoj, membrigita per pilastroj kun rokokaj vazoj. En la presbiterejo estas plafono kun granda fabiono kaj stuka kadro. Sakristio estas platplafona, ditombejo estas volbita barele, super ambaŭ tiuj spacoj estas oratorioj. La navo estas volbita per plataĵoj en zonoj, en okcidenta parto estas ĥorejo sur du kolonoj.

La ĉefaltaro el la jaro 1781 rokoka kun statuoj de Sanktaj Antonio Paduana kaj Karolo Boromea. Sur vando estas bildo de Sankta Marteno en kadro portata de du anĝeloj de skulptisto Josef Pacák el Litomyšl. Flanka altaro de Sankta Francisko Serafina de skulptisto Fr. Špička el Vysoké Mýto el la jaro 1760, kun du statuoj kaj bildo de L. Felix. Dua flanka altaro de Sankta Maria, ankaŭ el la jaro 1760 de F. Špička kaj L. Felix. La predikejo estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento kun tegmenta statuo de la Eklezio de J. Pacák. La baptujo estas sabloŝtona, kalikforma kun baroka ligna kovrilo. Bildo de Stigmatigo de Sankta Francisko Serafina el la dua duono de 18-a jarcento, bildo de Sankta Maria kun Jezuo deprenita el la kruco de E. Neumann en 1902. Tri tomboŝtonoj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj. Apud la kastelo estas kampanilo el la sama tempo kiel la preĝejo, prisma, turforma kun rondigitaj anguloj kaj baroka bulbo kun lanterno.

Paroĥestrejo redakti

La paroĥestrejo estas el la duono de 19-a jarcento. Interne deponita bildo de Sankta Mateo Evangeliisto kun anĝelo el la unua duono de 18-a jarcento.

Tombejo redakti

La tombejo norde de la vilaĝo estis fondita en la jaro 1832. En la akso estas klasikisma kripto de familiaro Zásadský el Gemsendorf kun statuoj de Resurekto, de Sankta Floriano kaj de Sankta Johano Nepomuka de V. I. Zach el 30-aj jaroj de 19-a jarcento. En pli nova parto de la tombejo estas kripto de familiaro Gottl - kun kapelo de Sankta Kruco.

Statuo redakti

Apud la preĝejo estas statuo de Sankta Johano Nepomuka, baroka sabloŝtona sur trilatera soklo kaj jarnumero 1727.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti